IJK 1963
IJK 1963 | ||
---|---|---|
Loko | Vraca, Provinco Vraca, Bulgario | |
← Antaŭa | Sekva → | |
La 19-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazis dum somero 1963 en la urbo Vraca de Bulgario. La kongreson partoprenis 550 junaj esperantistoj - grandparte studentoj, lernejanoj kaj junaj laboristoj sub 30 jaroj. Kiel en aliaj junularaj Esperanto-kongresoj, okazis variaj prelegoj kaj diskutrondoj pri la kongresa temo, kulturaj eventoj kaj organizaj kunvenoj de TEJO, interalie de ties komitato. Inter la Internaciaj Junularaj Kongresoj de la jardeko 1955 ĝis 1965, ĝi estis la senkonkurence plej sukcesa - oni ankoraŭ forte konsciis pri ĝi en 1993, kiam la 49-a IJK estis same okazigita en Vraca honore al la kongreso de 1963.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
|
Text is available under the CC BY-SA 4.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.