IJK 1950
IJK 1950 | ||
---|---|---|
Loko | Konstanco, Germanio | |
Ekde | 28-a de julio 1950 | |
Ĝis | 4-a de aŭgusto 1950 | |
← Antaŭa | Sekva → | |
La 6-a Internacia Junulara Kongreso (IJK), tiam ankoraŭ nomata Internacia Junular-Kunveno, de Tutmonda Junular-Organizo okazis de la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 1950 en la urbo Konstanco de Germanio, borde de la trilanda Bodenlago. La kongreson ĉeforganizis Michel Schmidt. Partoprenis 420 junaj esperantistoj – grandparte studentoj, lernejanoj kaj junaj laboristoj sub 30 jaroj – el 17 landoj.[1] Kiel en aliaj junularaj Esperanto-kongresoj, okazis variaj prelegoj kaj diskutrondoj pri la kongresa temo, kulturaj eventoj kaj organizaj kunvenoj de TEJO.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Gordon Watson: T.J.O. Kongreso. Konstanz. En: La juna vivo 153 (septembro 1950) Arkivigite je 2008-12-02 per la retarkivo Wayback Machine, paĝoj 511–513.
|
Text is available under the CC BY-SA 4.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.