For faster navigation, this Iframe is preloading the Wikiwand page for Esperantistoj.

Esperantistoj

Ĉi tiu artikolo pri Esperanto citas neniun fonton. Vi povas plibonigi ĝin, aldonante fidindajn fontojn. Senfontaj asertoj povas esti forigitaj. (Oktobro 2015)
Roterdamo, 2008: La 93-a Universala Kongreso de Esperanto kun 1845 partoprenantoj.

Esperantistoj estas unu el la nomoj por personoj, kiuj parolas Esperanton. Laŭ la Bulonja "Deklaracio pri la esenco de Esperantismo", esperantisto estas nomata "ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto, tute egale por kiaj celoj li ĝin uzas. Apartenado al ia aktiva societo esperantista por ĉiu esperantisto estas rekomendata, sed ne deviga" (1905; § 5). Kontraste aliaj homoj, interalie tiuj, kiuj ne estas anoj de la "esperantismo", preferas la pli neŭtralan esprimon "Esperanto-parolantoj".[mankas fonto]

Unu el la plej bonaj avantaĝoj esti esperantisto estas, ke per tio oni aliras al lingvoj kaj kulturoj de mondopartoj, kiuj ne partoprenas en la regantaj „inter”naciaj kulturoj kaj tial restas kondamnitaj al flankenlaso[1].

"Esperanto-parolanto"

[redakti | redakti fonton]

Kelkaj parolantoj de Esperanto ne ŝatas la terminon Esperantisto. Ili argumentas, ke laŭ la vortaroj '-isto' estas persono, kiu aŭ profesie faras ion aŭ ideologie ligiĝas al iu afero; en la kazo de homo, kiu parolas Esperanton, kutime ne temas pri unu el tiuj signifoj - la tempoj, en kiuj oni parolis pri Esperantismo, jam pasis. Krome ili atentigas, ke sciante la anglan aŭ hispanan oni ne jam fariĝas 'anglisto' aŭ 'hispanisto' - do estas eĉ konfuze nomi iun 'Esperantisto', se tiu nur scias kaj uzas Esperanton, sed ne studis ĝin.[mankas fonto]

La samaj problemoj ekzistas ankaŭ en la naciaj lingvoj, kie ekzistas vortoj similaj al 'anglisto' unuflanke kaj 'naciisto' aliflanke; tial kelkaj homoj en la informado preferas la nocion 'E-parolanto' aŭ 'Esperanto-parolanto', kiu same kiel 'ital-parolanto' informas nur pri la kapablo paroli la lingvon. Krome kelkfoje oni uzas la vorton esperantano, esperantulo kaj esperanto (minuskle).

La malavantaĝo de tiu ĉi dua vorto estas, ke ĝi hodiaŭ en multaj lingvoj signifas ankaŭ (aŭ precipe) subtenanto de Esperanto aŭ membro de la Esperanto-movado.[2]

Komparo kun "latinisto"

[redakti | redakti fonton]

Eblas alternative kompari la terminon 'esperantisto' kun 'latinisto'. Tiel ĝi signifas personon, kies aparta intereso estas studi kaj uzi tiun lingvon, negepatran al si.

Ne nur lingvoscio

[redakti | redakti fonton]

Al kelkaj parolantoj de Esperanto, la difino de Bulonjo estis kontraste nesufiĉa; Julio Baghy deklaris: esti esperantisto signifas ne nur lingvoscion. Ĝi estas destino. Misio. Sopiro al pli bona mondo. Vera esperantisto ne fariĝas, sed naskiĝas, kaj li estas esperantisto jam antaŭ ol li lernis la lingvon.

Esperantistoj ĉirkaŭ la mondo

[redakti | redakti fonton]

Esperantistoj laŭ la nacieco afganaj - albanaj - anglaj - argentinaj - aŭstraj - aŭstraliaj - bangladeŝaj - barataj - belgaj -belorusaj- bosnaj - brazilaj - britaj - bulgaraj - butanaj - ĉeĥaj - ĉinaj - danaj - estonaj - finnaj - frisaj - francaj - germanaj - hebreaj - hispanaj - hungaraj - irakaj - iranaj - irlandaj - islandaj - israelaj - italaj - japanaj - jugoslavaj - kamerunaj - kanadaj - katalunaj - kartvelaj - kimraj - kirgizaj - kolombiaj - koreaj - kostarikaj - kroataj - kubaj - litovaj - makedonaj - maldivaj - meksikaj- mongolaj - nederlandaj - nepalaj - norvegaj - okcitanaj - pakistanaj - persaj - polaj - portugalaj - rumanaj - rusaj - slovakaj - slovenaj - serbaj - serbokroataj - srilankaj - skotaj - sudafrikaj - svedaj - svisaj - tanzaniaj - turkaj - ukrainaj - usonaj - uzbekaj - vjetnamaj

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Fernando Pita, Interesa enkonduko al mistera lando, Monato, septembro 2018 (?).
  2. Vidu ekz. Duden (germane), sensagent (france) aŭ repubblica.it (itale)
{{bottomLinkPreText}} {{bottomLinkText}}
Esperantistoj
Listen to this article

This browser is not supported by Wikiwand :(
Wikiwand requires a browser with modern capabilities in order to provide you with the best reading experience.
Please download and use one of the following browsers:

This article was just edited, click to reload
This article has been deleted on Wikipedia (Why?)

Back to homepage

Please click Add in the dialog above
Please click Allow in the top-left corner,
then click Install Now in the dialog
Please click Open in the download dialog,
then click Install
Please click the "Downloads" icon in the Safari toolbar, open the first download in the list,
then click Install
{{::$root.activation.text}}

Install Wikiwand

Install on Chrome Install on Firefox
Don't forget to rate us

Tell your friends about Wikiwand!

Gmail Facebook Twitter Link

Enjoying Wikiwand?

Tell your friends and spread the love:
Share on Gmail Share on Facebook Share on Twitter Share on Buffer

Our magic isn't perfect

You can help our automatic cover photo selection by reporting an unsuitable photo.

This photo is visually disturbing This photo is not a good choice

Thank you for helping!


Your input will affect cover photo selection, along with input from other users.

X

Get ready for Wikiwand 2.0 🎉! the new version arrives on September 1st! Don't want to wait?