For faster navigation, this Iframe is preloading the Wikiwand page for IJK 2011.

IJK 2011

IJK 2011
Loko Kievo,  Ukrainio
Ekde 14-a de julio 2011
Ĝis 21-a de julio 2011
Organizanto Ukraina Ligo de Esperantista Junularo, Ukrainia Esperanto-Asocio
Oficiala retejo www.ijk-67.retejo.info
← Antaŭa Sekva →
vdr

La 67-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazis ekde la 14-a ĝis la 21-a de julio 2011 en Kievo, la ĉefurbo de Ukrainio. Partoprenis ĝin 311 esperantistoj el 34 landoj.[1] La aranĝo estis la unua IJK sur la tereno de Ukrainio, kaj ĝia temo estis ”Daŭropova evoluo – nova koncepto por homaro”.[2]

La aranĝon organizis TEJO, UkrEA kaj ULEJ. Du tagojn post ĝi komenciĝis en dana Kopenhago la 96-a Universala Kongreso.

Ĝeneralaj informoj

[redakti | redakti fonton]
Partoprenintoj de la 67-a IJK (arte aranĝita foto).

Kongresejo

[redakti | redakti fonton]

Anonco pri la okazigo de IJK en Ukrainio aperis je la 11-a de marto 2010. Origine estis kiel kongresejo planita sportejo de la Kieva Politeknika Universitato, kiu situas apud la Kieva rezervujo en la vilaĝo Hlibivka, 30 kilometrojn norde de Kievo. Poste oni decidis movi la kongresejon en la urbon Kievo mem, al la turista bazejo Juna turisto en strato Zabolotnoho 144.[k 1][3][4][5]

Loĝi eblis en kvarlita kaj kvinlitaj ĉambroj kun litaĵoj aŭ sen, unu el la amasloĝejoj, en tendo (troviĝantaj inter la kongresejo kaj la apuda konstruaĵo de lernejo) aŭ memzorge ekster la IJK-ejoj. Manĝi eblis en la proksima restoracio Budjmo,[k 2] kunviandevegetarane (aŭ memzorgi).

Organiza teamo

[redakti | redakti fonton]

En la Loka Kongresa Komitato membris jenaj homoj:[6]

  • Mikaelo Lineckij – programo, financoj
  • Vadim Kasjan – administrado
  • Łukasz Żebrowski kaj Eŭgenija Slovaĉevskaja – kunordigado
  • Svitlana Kozarenko – informado
  • Andreo Jankovskij – kontaktoj kun TEJO
  • Roma Kozarenko – ekskursoj, sporta programo
  • Oksana Palyvoda kaj Alexandre Raymond – vespera programo
  • Oksana Mirhorodska – ukraina tago

Du semajnojn antaŭ la kongreso, la ĉeforganizanto Mikaelo Lineckij estis trafita per koratako kaj enhospitaligita, pro kio li ne povis partopreni la kongreson. La ĉeforganizadon lastmomente transprenis jena teamo:

  • Eŭgenija Slovaĉevskaja – kunordigado kaj financoj
  • Svitlana Kozarenko – taga programo
  • Andreo Jankovskij – administrado kaj akceptejo
  • Roma Kozarenko – ekskursoj, sporta programo
  • Oksana Palyvoda kaj Alexandre Raymond – vespera programo
  • Oksana Mirhorodska – koncertoj, ukraina tago

La lokan teamon ĉiaspece asistis Sergeo Tyrin, estrarano de TEJO.

La aranĝon aŭspiciis:[7]

  • Lidia Gorbunova – vicministro de justico
  • Timofij Koĥan – vicministro de Kulturo de Ukrainio
En la parko Feofania, proksime al la kongresejo, okazis parto de la konkursoj dum la sporta tago.

Movada programo

[redakti | redakti fonton]

TEJO-komitatkunsido

[redakti | redakti fonton]

La 16-an de julio 2011 estis elektita nova estraro de TEJO en jena konsisto:[8]

Taga programo

[redakti | redakti fonton]

Ĉiu tago komenciĝis per diversnivelaj kursoj de Esperanto, la ukraina lingvo kaj aliaj lingvoj. Dum la tago okazis multe da prelegoj. La 17-an de julio okazis ekskursoj tra la urbo, en malgrandaj grupoj ĉiu gvidita de alia lokano, la 18-an okazis Lingva Festivalo dum kiu samtempe estis prezentataj diversaj lingvoj kaj lingvaj regionoj, kaj la 19-an estis sporta tago – inter konkursoj ne mankis futbala matĉoEsperantio kontraŭ resto de la mondo” aŭ konkuro en naĝado; parto de la programo okazis en la parko Feofania (ukraine Феофáнія, Теофáнія).

Vespera programo

[redakti | redakti fonton]

Dum kelkaj vesperoj okazis koncertoj:

Nokta programo

[redakti | redakti fonton]

Nokta programo, kiu sekvis la vesperan programon kaj daŭris ofte ĝis la matenaj horoj de la sekva tago, proponis elekton inter la sekvaj eroj:

Aperis krom multaj fotoj ankaŭ raportoj, interalie raporto de Chuck Smith kaj reago de Carolin Weemeyer en Libera Folio, kaj raporto de Daniel Mrázek[9] por TEJO Tutmonde.

La 14-an de julio 2011 la oficialan inaŭguron de la kongreso antaŭis renkontiĝo kun ĵurnalistoj. TEJO-n reprezentis Sergeo Tyrin, ULEJ-reprezentanto estis Svitlana Kozarenko, la projekton Ĉirkaŭmonda karavano Interkulturo[k 3] prezentis Volodimir Soroka. Vespere aperis en ukraina televido STB raporto, kaj la 19-an de julio okazis viva elsendo aranĝita de Daniel Mrázek en la Ĉeĥa radio.[10][11]

Dum la kongreso eblis spekti interretajn elsendojn kaj post ĝi eblas spekti registraĵojn realigatajn de Japana Esperanto-Junularo ĉe USTREAM.[12] Pepaĵojn en Twitter eblas serĉi per la haket-etikedo #IJK2011 ĉi tie.

  1. 50° 21.372′ N 30° 28.413′ O / 50.356200 °N, 30.473550 °O / 50.356200; 30.473550 (mapo)Koordinatoj: 50° 21.372′ N 30° 28.413′ O / 50.356200 °N, 30.473550 °O / 50.356200; 30.473550 (mapo)
  2. budmo.kiev.ua (restoracia retejo, arkivita kopio)
  3. interkulturo.info (arkivita kopio)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Landoj – IJK-2011[rompita ligilo] (stato je 2011-08-12)
  2. IJK 2011 en Ukrainio! – oficiala anonco en la retpaĝaro de TEJO. Arkivita el la originalo je 2013-05-15. Alirita 2018-06-19.
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2011-07-29. (unua anonco)
  4. IJK 2011 en Ukrainio – Libera Folio (origine planita kongresejo)
  5. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-06-12. Alirita 2011-07-16. (fina kongresejo)
  6. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-06-12. Alirita 2011-07-16.
  7. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-06-12. Alirita 2011-07-16.
  8. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-05-15. Alirita 2018-06-19.
  9. tejo.org, la raporto[rompita ligilo]
  10. Televida raporto en STB[rompita ligilo]
  11. Ĉeĥa radia elsendo[rompita ligilo] (la raporto pri IJK komenciĝas je tempo 7:23, kaj finiĝas je 19:32)
  12. Ustream el Japanio (ĉi-foje el Kievo, Ukrajnio)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
{{bottomLinkPreText}} {{bottomLinkText}}
IJK 2011
Listen to this article

This browser is not supported by Wikiwand :(
Wikiwand requires a browser with modern capabilities in order to provide you with the best reading experience.
Please download and use one of the following browsers:

This article was just edited, click to reload
This article has been deleted on Wikipedia (Why?)

Back to homepage

Please click Add in the dialog above
Please click Allow in the top-left corner,
then click Install Now in the dialog
Please click Open in the download dialog,
then click Install
Please click the "Downloads" icon in the Safari toolbar, open the first download in the list,
then click Install
{{::$root.activation.text}}

Install Wikiwand

Install on Chrome Install on Firefox
Don't forget to rate us

Tell your friends about Wikiwand!

Gmail Facebook Twitter Link

Enjoying Wikiwand?

Tell your friends and spread the love:
Share on Gmail Share on Facebook Share on Twitter Share on Buffer

Our magic isn't perfect

You can help our automatic cover photo selection by reporting an unsuitable photo.

This photo is visually disturbing This photo is not a good choice

Thank you for helping!


Your input will affect cover photo selection, along with input from other users.

X

Get ready for Wikiwand 2.0 🎉! the new version arrives on September 1st! Don't want to wait?