For faster navigation, this Iframe is preloading the Wikiwand page for IJK 2015.

IJK 2015

IJK 2015
Loko Wiesbaden,  Germanio
Ekde 2-a de aŭgusto 2015
Ĝis 9-a de aŭgusto 2015
Oficiala retejo ijk2015.tejo.org
← Antaŭa Sekva →
vdr
Emblemo de IJK 2015
Komuna foto dum IJK 2015

La 71-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazis de la 2-a ĝis la 9-a de aŭgusto 2015 en Wiesbaden, Germanio[1]. La urbo estis elektita de la estraro de TEJO kiel la ununura kandidata urbo la 31-an de decembro 2013[2].

En la sama jaro la 100-a Universala Kongreso de Esperanto okazas en Lillo, Francio.

Temo de la kongreso estas Tutmonda justeco: La kongresanoj intencas lumigi tiun temon el diversaj flankoj, interŝanĝi personajn opiniojn pri juĝa, lingva kaj socia justeco, kaj eldiskuti ĉu justeco entute ekzistas, kiel oni komprenu ĝin nuntempe kaj kiel eblas kontraŭstari maljustecon en la persona ĉiutaga vivo.[3] Al la temo aludas ankaŭ la kongresa emblemo, kiu prezentiĝas kvazaŭ jurista pesilo, kun la litero "j" (por "junulara", sed ĉi-kuntekste ankaŭ por "justeca") en la centro.

Same grave, en la vespera kaj nokta programo la kongreso celas prezenti "buntan mikson el diversaj landoj, stiloj kaj famecoj - specife por juna publiko". Respondecas pri la vespera programo Leo Sakaguchi (konata kiel DJ Leo) kaj Jonas Marx (Jonny M), kiujn la kongresa retejo entuziasme prezentas esti "konataj en Esperantujo por neforgeseblaj etosoj en la tuta mondo, de Azio tra Eŭropo ĝis Sudameriko". Gravas al la organizantoj ke la kongresanoj ĝuu la "koncertojn kun dancigaj ritmoj, tutplena ĝojo aŭ pensigaj tekstoj en la plej bona sona kvalito."[4]

Organiza teamo

[redakti | redakti fonton]

Jen estas listo de organizantoj (alfabete ordigita):

Informiga impakto

[redakti | redakti fonton]

Okazigo de IJK 2015 kaŭzis elsendon de informiga programero kadre de porinfana novaĵprogramo en germania televidkanalo ZDF je la 3-a de aŭgusto 2015.[5] La televidkanalo post la elsendo publikigis ankaŭ informigan videon originalan kaj tradukitan en Esperanton en retejo de la programero.[6] Krome aperis ankaŭ kelkaj novaĵartikoloj pri IJK kaj Esperanto en lokaj gazetoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. IJK 2015 okazos en Wiesbaden, Germanujo. TEJO (1-a de januaro 2014). Arkivita el la originalo je 2014-10-06. Alirita la 2-an de februaro 2014.
  2. IJK 2015 okazos en Germanio. Libera Folio (1-a de januaro 2014). Alirita la 2-an de februaro 2014.
  3. informo pri la tema programo en la kongresa retejo. Arkivita el la originalo je 2015-06-23. Alirita 2015-06-22.
  4. informo pri la vespera programo en la kongresa retejo. Arkivita el la originalo je 2015-06-23. Alirita 2015-06-22.
  5. ZDF (2015-08-03). logo! am Montagabend (germane). Alirita 2015-08-04.
  6. ZDF (2015-08). Esperanto - eine Sprache für alle? (germane). Alirita 2015-08-20.[rompita ligilo]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri Esperanto-renkontiĝo. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).
{{bottomLinkPreText}} {{bottomLinkText}}
IJK 2015
Listen to this article

This browser is not supported by Wikiwand :(
Wikiwand requires a browser with modern capabilities in order to provide you with the best reading experience.
Please download and use one of the following browsers:

This article was just edited, click to reload
This article has been deleted on Wikipedia (Why?)

Back to homepage

Please click Add in the dialog above
Please click Allow in the top-left corner,
then click Install Now in the dialog
Please click Open in the download dialog,
then click Install
Please click the "Downloads" icon in the Safari toolbar, open the first download in the list,
then click Install
{{::$root.activation.text}}

Install Wikiwand

Install on Chrome Install on Firefox
Don't forget to rate us

Tell your friends about Wikiwand!

Gmail Facebook Twitter Link

Enjoying Wikiwand?

Tell your friends and spread the love:
Share on Gmail Share on Facebook Share on Twitter Share on Buffer

Our magic isn't perfect

You can help our automatic cover photo selection by reporting an unsuitable photo.

This photo is visually disturbing This photo is not a good choice

Thank you for helping!


Your input will affect cover photo selection, along with input from other users.

X

Get ready for Wikiwand 2.0 🎉! the new version arrives on September 1st! Don't want to wait?