For faster navigation, this Iframe is preloading the Wikiwand page for Szombathely.

Szombathely

Ĉefplaco de Szombathely
Ĉefplaco de Szombathely
Szombathely
urbo kun departementaj rajtoj (1990–)
urbo kun komunumaj rajtoj (1945–1950)
Hungaria urbo Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 9700
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 78 446  (2023) [+]
Loĝdenso 805 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 14′ N, 16° 38′ O (mapo)47.23333333333316.633333333333Koordinatoj: 47° 14′ N, 16° 38′ O (mapo) [+]
Alto 209 m [+]
Areo 97,5 km² (9 750 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Szombathely (Hungario)
Szombathely (Hungario)
DEC
Situo de Szombathely

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Szombathely [+]
vdr

Szombathely [sombathej] estas urbo en Hungario en la regiono Okcidenta Transdanubio, en la departemento Vas (Hungario), en la Distrikto Szombathely kun titolo egalrajta al departemento. Szombathely estas centro de la departemento kaj la distrikto, fine estas ankaŭ sidloko de diocezo. Szombathely estas konata germane kiel Steinamanger [ŝtonoj sur kampo (ruinaĵoj)] kaj kiel SavariaSabaria en la latina lingvo. En Esperanto, okaze de la Internacia Junulara Kongreso en 2008, oni ankaŭ sugestis novan laŭsignifan tradukon de la urbonomo, Sabatejo.

La triangula ĉefplaco en Szombathely

Bazaj informoj

Departementa domo en Szombathely
Aerfoto pri centro en Szombathely
Katedralo en Szombathely

Historio

Fondita ankoraŭ dum la Romia epoko kiel Colonia Claudia Savariensum (en 45 p.K.), ĝi estas la plej antikva urbo en Hungario; apude pasis la fama Sukcena Vojo de la romianoj. La hungaroj alvenintaj tien fondis urbon, sur la restaĵoj de la romia urbo. La nomo hungare signifas "sabata ejo", ĉar ĉiusabate okazis tie foiro. La mongola invado en la 13-a jarcento detruis la urbon, sed ĝi estis post nelonge rekonstruita. En 1407 ĝi ricevis urban statuson. La turkoj invadintaj la regionon dufoje en la 17-a jarcento ne sukcesis trapenetri la urbajn muregojn. Ankaŭ la armeo de Napoleono okupis la urbon en 1809. Pro sia strategia situo ĝi estis peze bombardita en 1945 fare de britaj kaj usonaj aviadiloj. Post 1945 Szombathely situis proksime de la Ferkurteno. Ekde 1989 la urbo havas viglan fremdultrafikon, kaj precipe la najbaraj aŭstroj ĝuas la regionon.

Intertempe iamaj najbaraj vilaĝoj Olad, Herény, Zanat kaj aliaj aliĝis al Szombathely.

En la urbo funkcias episkopejo kaj universitata fakultato (pli frue pedagogia altlernejo).

Vidindaĵoj

Sakralaj vidindaĵoj

Profanaj vidindaĵoj

Ĉefplaco de Szombathely

Famuloj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de famuloj naskiĝintaj en Szombathely.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de famuloj mortintaj en Szombathely.

Eduko

En 2008 Pedagogia Altlernejo Dániel Berzsenyi aliĝis al Universitato de Okcidenta Hungario (Sopron).

Famaj nomportantoj

Esperanto

Szombathely estas la loko kie okazis la Internacia Junulara Kongreso 2008.

En la urbo Szombathely en 1922 komenciĝis Esperanto-kurso kaj fondiĝis grupo de HES. Sed en la sama jaro aperis kaj eklaboris tie ankaŭ József Csatkai, kiu senlace organizis Ido-kursojn kaj fondis la lokan Ido-grupon sub la nomo Sabaria Ido-Grupo. Fortiĝon de la grupo signis, ke en la proksima urbo Sopron okazis la unua landa Ido-konferenco la 1-2-an de aŭgusto 1923. Pro la apero de la du movadoj en la sama urbo aperis ankaŭ la polemiko en la loka gazetaro pri Ido-Esperanto.

Lasttempe en la nova universitatranga katedro pri Aplikata Lingvistiko en la Pedagogia altlernejo de Szombathely en la unuajaran studprogramon eniris ankaŭ interlingvistiko. La studentoj estas filologoj, kiuj krom la fako aplikata lingvistiko specialiĝos ankaŭ pri la angla aŭ la germana lingvoj. Krom la ĝeneralaj lingvistikaj studoj ili konatiĝos ankaŭ pri interlingvistiko, pri kiu dum du semestroj po 2 horoj okazas lekcio kaj seminario. La studprogramon konsistigas lingvopolitikaj demandoj, analizo de aprioraj kaj aposterioraj lingvoprojektoj, dum la dua semestro detala analizo de Volapuko, Esperanto, Ido kaj kelkaj aliaj artefaritaj lingvoj.

En 1980 okazis en Szombathely la 2-a Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj.

Esperantistoj de Szombathely

Ĝemelurboj

Komunumoj pri szombat (=sabato) en Hungara reĝlando

Alsószombatfalva Bakonyszombathely Kisszombat Krassószombat
Magyarszombatfa Muraszombat Nagyszombat Pórszombat
Rimaszombat Szepesszombat Szombatfa Szombatfalva
Szombathely Szombati Szombatság Zalaszombatfa

Notoj kaj referencoj

{{bottomLinkPreText}} {{bottomLinkText}}
Szombathely
Listen to this article

This browser is not supported by Wikiwand :(
Wikiwand requires a browser with modern capabilities in order to provide you with the best reading experience.
Please download and use one of the following browsers:

This article was just edited, click to reload
This article has been deleted on Wikipedia (Why?)

Back to homepage

Please click Add in the dialog above
Please click Allow in the top-left corner,
then click Install Now in the dialog
Please click Open in the download dialog,
then click Install
Please click the "Downloads" icon in the Safari toolbar, open the first download in the list,
then click Install
{{::$root.activation.text}}

Install Wikiwand

Install on Chrome Install on Firefox
Don't forget to rate us

Tell your friends about Wikiwand!

Gmail Facebook Twitter Link

Enjoying Wikiwand?

Tell your friends and spread the love:
Share on Gmail Share on Facebook Share on Twitter Share on Buffer

Our magic isn't perfect

You can help our automatic cover photo selection by reporting an unsuitable photo.

This photo is visually disturbing This photo is not a good choice

Thank you for helping!


Your input will affect cover photo selection, along with input from other users.

X

Get ready for Wikiwand 2.0 🎉! the new version arrives on September 1st! Don't want to wait?