For faster navigation, this Iframe is preloading the Wikiwand page for 97-a SAT-Kongreso 2024.

97-a SAT-Kongreso 2024

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
97-a SAT-Kongreso 2024
Interkona vespero
Loko Porto
Ekde 5-a de aŭgusto 2024
Ĝis 11-a de aŭgusto 2024
Organizanto Sennacieca Asocio Tutmonda
← Antaŭa Sekva →
vdr

La 97a SAT-kongreso okazas en Porto inter la 5a kaj la 11a de aŭgusto 2024. Ĝi estas la unua SAT-kongreso okazanta en Portugalio, ĝuste 50 jarojn post la Revolucio de la Diantoj. La lokaj organizantoj estas grupo de esperantistoj, el kiuj kelkaj estas aparte aktivaj en SAT dum la lastaj kvin jaroj, kaj samtempe tre viglaj en la socia vivo de sia loĝurbo. La Organiza Kongresa Komitato estis komponita de Xana Paz, Roger Prieto, Pedro Baranita, Ana Ribeiro, Igor Cerejo, Inês Cerejo, Nuno Magalhães, kaj aliaj membroj de la porta grupo.

Partoprenis 80 kongresanoj el 16 landoj.

Parto de la kongresanaro en la kongresejo.

Okazis la kutimaj laborkunsidoj, kunsidoj de frakcioj kaj de aliaj asociaj instancoj. Inter tre diversaj klerigaj prelegoj menciindas tiuj pri la Kanto de Majo, francdevena kanto kiu famiĝis en Koreio; pri la situacio de laboristoj en Palestino (Nithya Nagarajan); pri ĉifrovalutoj (Jorge Maldonado); pri komuna uzado de pura akvo (Guy Martin); pri la 25a de aprilo akompanate de kantoj kaj muziko; pri Aristides de Sousa Mendes, nome portugala diplomato dum faŝismo, kiu agadis en Bordozo (Klodin' kaj Marcelo Redoulez); pri la libro Volontuloj kun okulvitroj, ĵusa eldono de SATeH, kaj pri Portugalio en la Hispana Enlanda Milito (Kani); pri la movado 15-M (Félix Lobo); pri Jeanne Deroin, frua franca feministo (Sara Sánchez Calvo); pri neŭroscienco (Virginie Harlet); pri Ukrajna kulturo (Katja), ktp.

Ekskursoj

[redakti | redakti fonton]
Kongresanoj ĉe la Torre dos Clerigos en Porto.

Kiel kutime ĉe SAT-kongresoj, okazis ekskursoj ĉefe direktitaj al la kono de la situacio de laboristoj kaj ĝenerale de sociaj aferoj. Dekomence kaj post prelego de Xana Paz pri historio de la urbo, oni trairis ĉefajn lokojn de la historia urbocentro kun klarigoj de arkeologo Roger Prieto. Rilate al la Revolucio de la Diantoj oni vizitis iaman politikan prizonon kiu nun estas parto de milita muzeo. Tie oni vizitis ekspozicion pri la situacio antaŭ la revolucio (diktatura reĝimo) kaj la okazaĵoj de tiu, ilustrite de la rakontoj de Maria José Ribeiro (de la asocio URAP, Unuiĝo de Portugalaj Kontraŭfaŝistaj Rezistantoj, kaj ŝi mem malliberigita kaj fitraktita en tiu prizono kelkajn fojojn). La 9a de Aŭgusto okazis tuttaga ekskurso al la urboj Ílhavo, kie oni vizitis muzeon pri maro kaj maristoj, aparte pri la iamaj laborkondiĉoj de la malfacila vivo de la fiŝkaptado de moruoj, ĉefe en kanadaj maroj, persone rakontite de iama fiŝkaptisto Zé Miguel. Samtage oni vizitis ankaŭ la pli turisman urbon Aveiro kie oni klerigis ankaŭ pri la iama laboro en la salproduktejoj. Post filmo pri la pena laboro de karboministoj en São Pedro da Cova, oni vizitis unue la Ministan Muzeon de la loĝloko, kie detale oni proskribis la iaman laboron de tiuj ministoj kaj la procezo laŭ kiu oni nuligis tiun ekonomian sektoron tie kaj la agado kiu reagis al la sendungado de la ministoj kaj al la konsekvencoj de ilia pena laboro (silikozo).

Kongresa kunsido.

Dum la kunsidoj oni debatis pri la funkciado de la asocio SAT, la problemoj en la ekspedoj de la gazeto Sennaciulo, la neceso altiri membrojn, indikoj por la venontjara kongreso ktp. Tiukadre oni decidis, ke la 98a SAT-Kongreso okazos en Svitavy (Ĉeĥio) de la 12a ĝis la 19a de julio 2025. Je la fino de la kongreso oni debatis pri Deklaracio por la ekstera publiko kaj pri Gvidrezolucio kun sugestoj por la internaj demarŝoj de la organizaĵo (Vidu suben en Eksteraj Ligiloj).

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
{{bottomLinkPreText}} {{bottomLinkText}}
97-a SAT-Kongreso 2024
Listen to this article

This browser is not supported by Wikiwand :(
Wikiwand requires a browser with modern capabilities in order to provide you with the best reading experience.
Please download and use one of the following browsers:

This article was just edited, click to reload
This article has been deleted on Wikipedia (Why?)

Back to homepage

Please click Add in the dialog above
Please click Allow in the top-left corner,
then click Install Now in the dialog
Please click Open in the download dialog,
then click Install
Please click the "Downloads" icon in the Safari toolbar, open the first download in the list,
then click Install
{{::$root.activation.text}}

Install Wikiwand

Install on Chrome Install on Firefox
Don't forget to rate us

Tell your friends about Wikiwand!

Gmail Facebook Twitter Link

Enjoying Wikiwand?

Tell your friends and spread the love:
Share on Gmail Share on Facebook Share on Twitter Share on Buffer

Our magic isn't perfect

You can help our automatic cover photo selection by reporting an unsuitable photo.

This photo is visually disturbing This photo is not a good choice

Thank you for helping!


Your input will affect cover photo selection, along with input from other users.

X

Get ready for Wikiwand 2.0 🎉! the new version arrives on September 1st! Don't want to wait?