For faster navigation, this Iframe is preloading the Wikiwand page for Sennaciulo.

Sennaciulo

Sennaciulo
Kovrilpaĝo de Sennaciulo, majo–junio 2016
Kovrilpaĝo de Sennaciulo, majo–junio 2016
periodaĵo
Speco revuo pri socipolitika situacio tutmonde
Periodeco dumonata

Posedanto Sennacieca Asocio Tutmonda
Ĉefredaktisto Vinko Markovo, Pedro Sanz
Kunredaktisto Djémil Kessous, Gary Mickle, Grazina Opulskiene, José Maria Salguero, Richard Schneller, Serĝo Sir', Franciska Toubale
Etataj aŭtoroj Nicolas Raymond
Establodato oktobro 1924
Posedata de Sennacieca Asocio Tutmonda vd
Prezo 5 EUR ĝis 52 EUR jare (laŭlande)

vdr

Sennaciulo estas la oficiala organo de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT). Ĝi aperas dumonate kaj pritraktas sociajn kaj politikajn temojn. Ĝi aperas ekde oktobro 1924.

Sennaciulo enhavas artikolojn kaj informojn kiuj temas pri la socipolitika situacio tutmonde. Kutime la membroj de SAT mem verkas kaj sendas la artikolon ekde siaj propraj landoj kaj tio rektigas la informon. Krome en Sennaciulo aperas informoj pri la diversaj frakcioj de la organizo laŭtendencaj, ekologiisma, ĉielarka, ktp. Ankaŭ estas tre ŝatataj de la legantaro la kulturpaĝoj. Tradicie la marta eldono estas dediĉita al la situacio de la tutmonda virinaro, kaj la maja al la laborista lukto. Dum la tuta jaro aperas informoj pri la ĉiujara kongreso kaj pri la urbo kongresa.

La gazeto estas tutkolora ekde la numero 1331-1332, majo–junio 2016.

Ĉefredaktantoj

[redakti | redakti fonton]
S.A.T.-Bulteno, januaro 1946.
  • Norberto Bartelmes, oktobro 1924–oktobro 1925
  • Okpersona redakta komitato, novembro 1925–decembro 1925, konsiste de la du komunistoj Otto Bässler kaj Richter, la du anarĥiistoj Artur Lewin kaj Johanna Teichmann, du socialdemokratoj, kaj du senpartiuloj
  • Sespersona komitato, januaro 1926–junio 1926 – la du anarĥiistoj estis demisiataj
  • Eŭgeno Lanti, julio 1926–aŭgusto 1926
  • Ivan Krestanov, septembro 1926–oktobro 1926
  • Eŭgeno Lanti, novembro 1926–januaro 1928
  • Norberto Bartelmes, februaro 1928–1939
  • Bas Wels, 1939–1940
  • Lucien Bannier kaj Bas Wels, januaro 1946–aŭgusto 1948
  • Norberto Bartelmes, septembro 1948–decembro 1982
  • Kreŝimir Barkoviĉ, januaro 1983–decembro 2006
  • Cirilo Orsinger, januaro 2007–junio 2007
  • Kreŝimir Barkoviĉ, julio 2007–julio 2008
  • Jakvo Schram, aŭgusto 2008–oktobro 2011
  • Robin Beto, novembro 2011–2015
  • Pedro Sanz, 2015–2017

Redakta politiko

[redakti | redakti fonton]
Grafikaĵo en la numero 12.01.1933

Sennaciulo estas asocia organo je la servo de opini-interŝanĝoj inter ĝiaj legantoj, do pro tio ĝi regule fariĝas loko, en kiu okazas kontraŭdiraj debatoj. Tio komenciĝis tuj en 1924, kun tiutempa riproĉo al la redaktoro, ke la gazeto tro favoris la komunistojn. Provo starigi supertendencan komitaton funkciis nur dum kelkaj monatoj, kaj rapide venkis la principo, substrekita de Lanti mem, ke la enhavo de la gazeto estos tia, kia ĝin faros la konkreta laboro de ĝiaj kontribuantoj "[1].

Rete konsultebla ekzemplo de pli freŝdataj debatoj koncernas la okazintaĵojn en Hungario dum la jaro 1956, okaze de la 50-jariĝo de la evento "[2]. La nuna redakcio aplikas politikon ne rifuzi artikolojn alsendatajn de membroj, eĉ kiam tiuj enhavas opiniojn, kiujn plimulto de membroj forte malaprobas. Fidante je la juĝpovo de la legantoj, ĝi atendas ties rebatojn en tiaj kazoj. Kelkfoje tiu redakcia politiko estis prikontestata en la membraro.

Akuzo pri antisemitisma kalumnio

[redakti | redakti fonton]

En la numero el julio-aŭgusto 2016, diversaj anoj de SAT akuzis artikolon en la gazeto fare de Roger Condon, nome "Zamenhof pravis," pri antisemitisma kalumnio. Specife, ili kritikis sekcion, kiu kulpigis la judojn pri la Holokaŭsto:

Citaĵo
 Ĉu ne la judoj mem, per siaj kolerema konduto kaj ekstremaj troigoj, startigis la nazian maŝinon, kiu tuj decidos pri ilia ekstermado en la naziaj koncentrejoj? 
— Roger Condon en Sennaciulo, marto-aprilo 2016, paĝo 7

La membro JSR atakis la verkon pro "konfuzo inter judoj kaj la judoj… neakceptebla en Esperanto, kiu havas lingvajn kaj gramatikajn rimedojn por eviti tion," "ambicia klopodo historiigi la mondon sen uzado de strikta metodologio kaj strukturo de la studado," kaj "manko de kompetenteco por tiom impona verko." Li resumis la tezon de la sekcio jene: "la agado de UNU judo kaj la mortigo de UNU germano (kaze ke temas pri vero, ĉar tie ne estas nomo nek citaĵo) jam justigas la postan agadon de Hitlero kaj de liaj multnombraj sekvantoj, tio estas, la rektan murdon de centoj da miloj da personoj kaj la sendon al morto de multaj milionoj en la tuta mondo."[3]

Nicolas Raymond nomis la fontojn de la artikolo "deliraj konspirteorioj" kaj diris, ke la statuto de SAT "ne preskribas, ke nia organo fariĝu la laŭtilo de fetoraj ideoj."[4] Markos Kramer diris esti "ŝokita, kaj serioze pripensas forlasi SAT pro tiu kalumnio."[4]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Kontribuo de Lanti al debato pri la ecoj de Sennaciulo (1926)
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-11-28. Alirita 2020-11-21.
  3. paĝoj 5-6
  4. 4,0 4,1 paĝo 4

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
{{bottomLinkPreText}} {{bottomLinkText}}
Sennaciulo
Listen to this article

This browser is not supported by Wikiwand :(
Wikiwand requires a browser with modern capabilities in order to provide you with the best reading experience.
Please download and use one of the following browsers:

This article was just edited, click to reload
This article has been deleted on Wikipedia (Why?)

Back to homepage

Please click Add in the dialog above
Please click Allow in the top-left corner,
then click Install Now in the dialog
Please click Open in the download dialog,
then click Install
Please click the "Downloads" icon in the Safari toolbar, open the first download in the list,
then click Install
{{::$root.activation.text}}

Install Wikiwand

Install on Chrome Install on Firefox
Don't forget to rate us

Tell your friends about Wikiwand!

Gmail Facebook Twitter Link

Enjoying Wikiwand?

Tell your friends and spread the love:
Share on Gmail Share on Facebook Share on Twitter Share on Buffer

Our magic isn't perfect

You can help our automatic cover photo selection by reporting an unsuitable photo.

This photo is visually disturbing This photo is not a good choice

Thank you for helping!


Your input will affect cover photo selection, along with input from other users.

X

Get ready for Wikiwand 2.0 🎉! the new version arrives on September 1st! Don't want to wait?