La Laborista Esperantismo
La Laborista Esperantismo | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Eŭgeno Lanti | |
Eldonjaro | 1928 | |
Urbo | Parizo | |
Eldoninto | SAT | |
Paĝoj | 40 | |
La Laborista Esperantismo [1][2] estas 40-paĝa verko de Eŭgeno Lanti, unuafoje eldonita de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) en 1928.
Enhavo
[redakti | redakti fonton]- Antaŭparolo
- Civilizeco kaj artefariteco
- Viva artefarita lingvo
- Esperanto je la servo de la Proletaro
- Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
- Apero de nova tendenco: Sennaciismo
- SAT kaj la nacilingvaj Asocioj Esperantistaj
- SAT kaj la oficialaj Institucioj de la Esperantistaro
Recenzoj
[redakti | redakti fonton]
|
|
Eldonoj
[redakti | redakti fonton]La verko estas plurfoje reeldonita depost 1928. Ĝi aperis ankaŭ nacilingve, interalie:
- germane Arbeiter-Esperantismus, eldonis Socialista Esperanto-Asocio en 1928;
- angle The Workers' Esperanto Movement, tradukis Howard Stay en 1929;
- svede Arbetare-Esperantismen, tradukis Ernst Eriksson kaj Carl Johan Johansson en 1931;
- nederlande Het Arbeiders Esperantisme, tradukis G. P. de Bruin kaj F. Faulhaber en 1932;
- france L'espérantisme prolétarien, tradukis kaj antaŭparolis R. Gilbert, eldonis Fédération Espérantiste Ouvrière en 1934.
La publikigo de tiu dokumento, interpretita de kelkaj kiel provo trudi oficialan programon al SAT, estis unu el la elementoj, kiun uzis la stalinisma opozicio por ataki la gvidantojn de SAT dum la 30-aj jaroj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 5286, paĝo 437
- ↑ La Laborista Esperantismo en Enciklopedio de Esperanto/L, 1934
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Text is available under the CC BY-SA 4.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.