Zsolt Kajcsos
Zsolt Kajcsos | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de septembro 1946 en Szombathely |
Morto | 27-an de julio 2011 (64-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1970) |
Okupo | |
Okupo | fizikisto |
Zsolt Kajcsos [ĵolt kajĉoŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Kajcsos Zsolt estis hungara fizikisto.
Zsolt Kajcsos[1] naskiĝis la 9-an de septembro 1946 en Szombathely, li mortis la 27-an de julio 2011 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Zsolt Kajcsos maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1965, poste li akiris fizikistan diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1970. Post la diplomo li laboris en akademia instituto ĝis 1995, poste li restis tie kiel konsilisto ĝis sia morto. Intertempe li akiris sciencan gradon Ph.D. en la universitato kaj kandidatiĝis en 1984, li doktoriĝis en 1995 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Tamen interrompe li esploris plurfoje kelkajn jarojn en Germanio kaj en 2002 li prelegis en Universitato de Koimbro. Liaj ĉeftemoj estis la pozitronoj kaj amorfaj alojoj. Li edziĝis en 1972, post 7 jaroj filino naskiĝis. Li ricevis 2 premiojn en 1990 kaj 2011, ankaŭ germanan stipendion en 1993.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Pozitron-annihiláció kondenzált rendszerekben. (disertaĵo, 1983)
- Lehetőségek és korlátok az eseményszámláláson alapuló spektroszkópiai módszerekben: a pozitron- annihiláció és a Mössbauer-effektus nemkonvencionális alkalmazásai. (disertaĵo, 1994)
- Competitive Positron and Positronium Trapping in Porous Media. (kunaŭtoro, 2007)
- Preliminary Positron Lifetime Results on Free-Volumes in Cyclodextrins. (kunaŭtoro, 2011)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]Text is available under the CC BY-SA 4.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.