For faster navigation, this Iframe is preloading the Wikiwand page for Vidvobirdo de Jackson.

Vidvobirdo de Jackson

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Vidvobirdo de Jackson
Vidvobirdo de Jackson en Ngorongoro, Tanzanio
Vidvobirdo de Jackson en Ngorongoro, Tanzanio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ploceedoj Ploceidae
Genro: Episkopobirdoj kaj vidvobirdoj Euplectes
Specio: Euplectes jacksoni
(Sharpe, 1891)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata[1]
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Vidvobirdo de Jackson (Euplectes jacksoni) estas specio de birdoj en familio ploceedoj (teksobirdoj). Ĝia natura habitato estas tropikaj montanaj herbejoj sur relative grandaj altecoj super marnivelo, kaj ĝi ankaŭ troveblas en plugeblaj areoj. Ĝia habitato inkludas partojn de Kenjo kaj Tanzanio. Ĝi estas minacata de habitatdetruo.

Iĉo kaj ino de vidvobirdo de Jackson el artikolo far John Gerrard Keulemans, 1891
Iĉo dum pariĝa ceremonio

La specia nomo estas donita omaĝe al angla ornitologo Frederick John Jackson (1859—1929).[2]

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

Kiel plimulto de ploceedoj la specio estas sekse duforma, kaj iĉoj havas specialan formon de plumaro en reproduktiĝaj periodoj (t.n. "pariĝan vestaĵon"). Iĉoj estas averaĝe 14 cm longaj sen vosto, kaj, en pariĝa vestaĵo, ĝis 30 cm kune kun vosto, kaj pezas 40–49 g; inoj estas iom pli malgrandaj. Ambaŭ seksoj havas forikajn helkolorajn konusajn bekojn, nigrajn okulojn kaj malhele brunajn krurojn. Plumaro de ino estas flavece bruna, iom striata ĉe brusto kaj ventro, kun pli helaj strioj super okuloj. Iĉo plejparte similas al ino en vintro, sed en reprodukta periodo lia tuta plumaro iĝas profunde nigra krom helaj flavece-brunaj makuloj ĉe flugiloj kaj kreskas granda vosto pli longa ol lia tuta korpo.[3][4]

Dieto kaj konduto

[redakti | redakti fonton]

Plejparto de dieto de la birdoj konsistas je semoj de diversaj herboj, ekzemple de panicoThemeda triandra, sed ili volonte fortigas ĝin per insektoj kaj aliaj senvertebruloj.[4]

Reproduktaj sezonoj okazas de decembro ĝis januaro kaj de aprilo ĝis junio. En Kenjo ili ankaŭ povas okazi de aŭgusto ĝis septembronovembro, sed nur en jaroj kun aparte milda malseka sezono.[4]

Samkiel ĉiuj aliaj specioj el genro Euplectes, vidvobirdoj de Jackson estas poliginiaj.[5] Dum reprodukta sezono iĉoj partoprenas pariĝajn ceremoniojn, en kiuj ili dancas kaj saltas en malfermaj herbejoj, montras siajn longajn vostojn, kaj provas allogi kiom eble pli multajn inojn. Longo de vosto estas la plej grava eco laŭ kiu inoj elektas iĉojn en la tiu ĉi kaj la aliaj specioj de Euplectes.[6]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. BirdLife International (2016). “Euplectes jacksoni”, IUCN Red List of Threatened Species 2016, p. e.T22719249A94619458. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22719249A94619458.en. Alirita 11 November 2021.. 
  2. Jobling J. A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names (angle), p. 210. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  3. T. Stevenson, J. Fanshawe: Birds of East Africa. Kenya, Tanzania, Uganda, Rwanda, and Burundi. Princeton University Press, 2002, ISBN 0-691-12665-8.
  4. 4,0 4,1 4,2 Craig A. J. F. (2020) Jackson's Widowbird (Euplectes jacksoni).
  5. (1980) “Behaviour and evolution in the genus Euplectes”, Journal of Ornithology 121 (2), p. 144–161. doi:10.1007/BF01642928. Bibkodo:1980JOrni.121..144C. 34686786. 
  6. (August 8, 2008) “Female preferences for long tails constrained by species recognition in short-tailed red bishops”, Behavioral Ecology 19 (6), p. 1116–1121. doi:10.1093/beheco/arn100. 
{{bottomLinkPreText}} {{bottomLinkText}}
Vidvobirdo de Jackson
Listen to this article

This browser is not supported by Wikiwand :(
Wikiwand requires a browser with modern capabilities in order to provide you with the best reading experience.
Please download and use one of the following browsers:

This article was just edited, click to reload
This article has been deleted on Wikipedia (Why?)

Back to homepage

Please click Add in the dialog above
Please click Allow in the top-left corner,
then click Install Now in the dialog
Please click Open in the download dialog,
then click Install
Please click the "Downloads" icon in the Safari toolbar, open the first download in the list,
then click Install
{{::$root.activation.text}}

Install Wikiwand

Install on Chrome Install on Firefox
Don't forget to rate us

Tell your friends about Wikiwand!

Gmail Facebook Twitter Link

Enjoying Wikiwand?

Tell your friends and spread the love:
Share on Gmail Share on Facebook Share on Twitter Share on Buffer

Our magic isn't perfect

You can help our automatic cover photo selection by reporting an unsuitable photo.

This photo is visually disturbing This photo is not a good choice

Thank you for helping!


Your input will affect cover photo selection, along with input from other users.

X

Get ready for Wikiwand 2.0 🎉! the new version arrives on September 1st! Don't want to wait?