For faster navigation, this Iframe is preloading the Wikiwand page for Louis Jordan.

Louis Jordan

Louis Jordan
Persona informo
Naskiĝo 8-an de julio 1908 (1908-07-08)
en Brinkley
Morto 4-an de februaro 1975 (1975-02-04) (66-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Mortokialo Korinfarkto Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Arkansas Baptist College (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kantisto
saksofonisto
aktoro
ĵazmuzikisto Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo https://www.rockhall.com/inductees/louis-jordan
vdr

Louis Thomas JORDAN[1] (8a de Julio, 1908 – 4a de Februaro, 1975)[2] estis pionira usona muzikisto, kantoverkisto kaj bandestro kiu estis populara el la fino de la 1930-aj al la komenco de la 1950-aj jaroj. Konata kiel "The King of the Jukebox" (la jukeboksa reĝo), li estis tre populara ĉe blankula kaj nigrula publikoj en la finaj jaroj de la svinga epoko.

Jordan estis unu el la plej sukcesaj afrik-usonaj muzikistoj de la 20a jarcento, range la kvina en la listo de la plej sukcesaj nigraj registr-artistoj laŭ la analizo de Joel Whitburn por la gazeto Billboard. Kvankam oni ne disponas la kompletajn vendociferojn, li vendis almenaŭ kvar milionojn da kopioj dum sia kariero. Jordan regule pintis en la ritmenblusaj listoj kaj estis unu el la unuaj afrikusonaj registr-artistoj kiuj atingis gravecon laŭ populareco en la ĉefa (dominante blankula) usona publiko, kaj eĉ koincidigis diversajn sukcesojn samtempe en la listoj de sukcesoj en kelkaj okazoj.

Jordan estis talentohava kantisto kun granda komedikapablo, kaj li estris sian propran bandon dum pli ol dudek jaroj. Li duetis kun kelkaj el la plej grandaj solokantistaj steluloj de sia epoko, kiel Bing Crosby, Ella Fitzgerald kaj Louis Armstrong. Jordan estis ankaŭ aktoro kaj grava afrikusona kingravulo — li aperis en dekduoj da "soundies" (propagandaj tiamaj filmetoj), faris multnombrajn memaperojn en filmoj kaj kurtoj, kaj eĉ stelulis en du muzikaloj faritaj speciale por li. Li estis instrumentisto kiu ludis ĉiujn formojn de saksofono sed specialiĝis en aldsaksofono. Li ludis ankaŭ per piano kaj klarneto. Li estis fekunda kantoverkisto, kaj verkis aŭ kunverkis multajn kantojn kiuj estis influaj klasikaĵoj de la 20a-jarcenta popola muziko.

Jordan en 1946.

Jordan ekkarieris en ĵazbandega svinga ĵazo en la 1930-aj jaroj, sed li famiĝis kiel unu el la ĉefaj praktikantoj, plinovigantoj kaj popularigantoj de la stilo jump blues, nome svinga, danc-orientita hibrido de ĵazo, bluso kaj bugio. Tipe ludita de malgrandaj bandoj konsistantaj el kvin aŭ ses ludantoj, la jump muziko montris kriecajn, tre sinkopajn voĉojn kaj surterecajn, komediecajn vortumadojn pri tiutempaj urbaj temoj. Ĝi forte emfazis la ritmam sekcion de piano, baso kaj tamburoj; post la mezo de la 1940-aj jaroj, tiu mikso estis ofte pliigita pere de la elektra gitaro. La bando de Jordan estis ankaŭ pionira en la uzado de la elektronika orgeno.

  1. Jordan preferis la franclingvan prononcon de sia nomo, ofte trovebla en Suda Usono.
  2. "Louis Jordan". Arkivigite je 2015-11-22 per la retarkivo Wayback Machine LouisJordan.com. Alirita 2015-09-07.
{{bottomLinkPreText}} {{bottomLinkText}}
Louis Jordan
Listen to this article

This browser is not supported by Wikiwand :(
Wikiwand requires a browser with modern capabilities in order to provide you with the best reading experience.
Please download and use one of the following browsers:

This article was just edited, click to reload
This article has been deleted on Wikipedia (Why?)

Back to homepage

Please click Add in the dialog above
Please click Allow in the top-left corner,
then click Install Now in the dialog
Please click Open in the download dialog,
then click Install
Please click the "Downloads" icon in the Safari toolbar, open the first download in the list,
then click Install
{{::$root.activation.text}}

Install Wikiwand

Install on Chrome Install on Firefox
Don't forget to rate us

Tell your friends about Wikiwand!

Gmail Facebook Twitter Link

Enjoying Wikiwand?

Tell your friends and spread the love:
Share on Gmail Share on Facebook Share on Twitter Share on Buffer

Our magic isn't perfect

You can help our automatic cover photo selection by reporting an unsuitable photo.

This photo is visually disturbing This photo is not a good choice

Thank you for helping!


Your input will affect cover photo selection, along with input from other users.

X

Get ready for Wikiwand 2.0 🎉! the new version arrives on September 1st! Don't want to wait?