José de Garro
Marcos José de Garro Senei de Artola (1623, Mondragón, Gipuzko - 1702, Donostio, Gipuzko), estis hispana militisto kiu plenumis diversajn postenojn en la kolonia administrado de la Hispana Imperio: nome guberniestro de Tukumano (1674-1678), guberniestro de Bonaero (1678-1682) kaj reĝa guberniestro de Ĉilio (1682-1692). En Hispanio li estis militkomandanto de Ĝibraltaro ĝis 1701, tuj antaŭ ties konkero fare de la angloj en 1704. Inter 1701 kaj 1702 li estis guberniestro kaj generala kapitano de Eŭskio, kio li estis ĝis sia morto.
Text is available under the CC BY-SA 4.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.