József Vurum
József Vurum [jOĵef], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vurum József estis hungara pastro, abato, episkopo, kanoniko.
József Vurum [1] naskiĝis la 24-an de novembro 1763 en Hungara reĝlando en Nagyszombat (nuntempa Trnava en Slovakio). Li mortis la 2-an de majo 1838 en Nyitra (nuntempa Nitra en Slovakio).
Biografio
[redakti | redakti fonton]József Vurum komencis frekventi porpastran lernejon en Nyitra inter 1781. Li pastriĝis en 1781. Liaj baldaŭaj ĉefaj postenoj kaj titoloj estis:
- instruisto pri teologio en 1791 en Nyitra
- kanoniko en Eger en 1805; ankaŭ abato
- titulara episkopo en 1810
- episkopo en Székesfehérvár en 1816, en 1821 en Nagyvárad, en 1827 en Nyitra.
En 1833 li establis orfejon.
Elektitaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- ’’’Dictio... episcopi Magno-Varadinensis latini ritus:::’’ (1822)
- ’’Dictio... episcopi Nitriensis... dum regimen suae dioecesis ritu solemni capesseret…’’ (1827)
- ’’Schematismus Dioec. Nitriensis’’ (1829)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Text is available under the CC BY-SA 4.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.