József Gyárfás
József Gyárfás | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de aŭgusto 1875 en Hraň |
Morto | 26-an de junio 1965 (89-jaraĝa) en Mosonmagyaróvár |
Ŝtataneco | Hungario |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | agronomo |
József Gyárfás [jOĵef djArfAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gyárfás József estis hungara agronomo, akademia instruisto. Lia origina familia nomo estis Grünwald.
József Gyárfás [1] naskiĝis la 7-an de aŭgusto 1875 en Hungara reĝlando en Garany (nuntempa Hraň en Slovakio), li mortis la 26-an de junio 1965 en Mosonmagyaróvár.
Biografio
[redakti | redakti fonton]József Gyárfás frekventis mezlernejon en Sopron, poste li akiris diplomon en Ekonomia Akademio (Magyaróvár) en 1896. En la sekva jaro li estis asistanto en la akademio. En 1899 li havis postenon en la akademia eksperimenta stacio, ekde 1909 li gvidis ĝin. En 1933 li pensiuliĝis, sed pli longe helpis al la akademio kaj ties stacio. Li doktoriĝis en 1952. Li ricevis premion Kossuth post 3 jaroj.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A Hermann-féle gazdálkodási rendszer és tengeri termelési mód ismertetése (1907)
- A zöldtrágyázás (1916, 1926, 1951)
- A napraforgótermesztés zsebkönyve (1925)
- A homok pillangósvirágú takarmánynövényei (1936)
- Nyári és ősz eleji talajművelés ősziek alá ekével vagy eke nélkül (1956)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- strato en Mosonmagyaróvár
- agrikultura mezlernejo en Abaújszántó
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Text is available under the CC BY-SA 4.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.