János Fröhlich
János Fröhlich | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 2-an de aprilo 1873 en Budapeŝto | |
Morto | 29-an de aŭgusto 1926 (53-jaraĝa) en Budapeŝto | |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto vd | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Profesio | ||
Okupo | ĵurnalisto filmreĝisoro ĉefkameraisto aktoro vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
János Fröhlich [jAnoŝ frohliĥ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fröhlich János estis hungara ĵurnalisto, verkisto, produktoro.
János Fröhlich [1] naskiĝis la 2-an de aprilo 1873 en Budapeŝto, li mortis la 29-an de aŭgusto 1926 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]János Fröhlich frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris pedagogian diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Ekde 1892 li estis ĵurnalisto, estis li la unua, kiu verkis hungare historiojn pri krimuloj. Li edziĝis en 1899. En 1904 li daŭris tiun laboron en alia gazeto, fine en 1908 li fondis propran detektivan gazeton. Ekde 1912 li okupiĝis ankaŭ pri filmoj, en la sekva jaro li kun Aladár Fodor fondis filman entreprenon, kiu estis la unua hungarlingva kinoĵurnalo. Lia entrepreno furoris pro okazintaĵoj de la 1-a mondmilito, eĉ tio havis monopolon. Post la militego la monopolo ĉesis, tial Fröhlich faris ankaŭ aliajn filmojn. Li verkis ankaŭ detektivajn romanojn.
Elektitaj filmaj produktaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Tüzet kérek! (1912) (ankaŭ scenaristo kaj aktoro)
- Fikszírozzák a feleségem (1914)
- Szépségverseny Siófokon (1917, dokumenta filmo)
- Árvák imája (1922)
Elektitaj filmaj reĝisoraĵoj
[redakti | redakti fonton]- Belgrád bevétele (1914) (ankaŭ produktoro)
- Árvák imája (1922) (ankaŭ produktoro)
Elektitaj libroj
[redakti | redakti fonton]- A Hárshegy szelleme: megtörtént bűnügyek (1894)
- Budapesti detektív-dekameron (1910)
- A négylaki ember (1923)
El liaj gazetoj
[redakti | redakti fonton]- A házfelügyelő (1899)
- Detektív-krónika (1908-10)
- Rokkant újság (1917)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2017-11-07 per la retarkivo Wayback Machine
Text is available under the CC BY-SA 4.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.