Aladár Fodor
Aladár Fodor | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Fodor Aladár |
Naskiĝo | la 14-an de oktobro 1877 en Gyömrő (Hungario) |
Morto | la 3-an de julio 1918 en Vieno (Aŭstrio-Hungario) |
Tombo | Juda tombejo sur Kozma strato, 35-1-20 |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto aktoro scenaristo filmreĝisoro filmproduktoro ĉefkameraisto |
Aladár Fodor, laŭ hungarlingve kutima nomordo Fodor Aladár estis hungara ĵurnalisto, produktoro, filmreĝisoro.
Aladár Fodor [1] naskiĝis la 14-an de oktobro 1878 en Gyömrő, li mortis la 3-an de julio 1918 en Vieno (Aŭstrio-Hungario).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Aladár Fodor post lernado estis ĵurnalisto, li okupiĝis ĉefe pri krimaj-policaj temoj. Ekde 1912 li interesiĝis pri filmoj, en la sekva jaro li aliĝis al János Fröhlich. Ili fondis filman entreprenon, kiu estis la unua hungarlingva kinoĵurnalo. Dum la 1-a mondmilito la kinoĵurnalo okupiĝis pri la bataloj. Post la militego la entrepreno faris ankaŭ aliajn filmojn. Li vojaĝis al Vieno, kie li malsaniĝis kaj mortis. Li estis entombigita en Budapeŝto.
Elektitaj produktitaj filmoj
[redakti | redakti fonton]- Tüzet kérek! (1912, ankaŭ reĝisoro)
- Magyarország a világháborúban (1916)
- Árvák imája (1922)
Elektitaj filmaj reĝisoraĵoj
[redakti | redakti fonton]- Pufi (Hogyan lett ünnepelt hős egy jámbor pesti férjből?) (1914, ankaŭ produktoro)
- IV. Károly megkoronázása (1916, ankaŭ kameraisto)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Text is available under the CC BY-SA 4.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.