Flago de la Ferooj
Flago de la Ferooj | |
---|---|
nacia flago | |
Kromnomo | Merkið |
Uzo | 110110 |
Proporcio | 8:11 |
Priskribo | Blanka kun ruĝa skandinava kruco skizita en blua. |
Oficialigo | 25-a de aprilo 1940 |
La flago de la Feroaj Insuloj estas skandinava kruco, simile al aliaj nordiaj flagoj de la tradicio metita de Dannebrog. La flago estas nomata Merkið kio signifas "la standardo". Ĝi similas al la flago de najbara Norvegio kaj Islando.
Historio
[redakti | redakti fonton]La flago estis pensita en 1919 de Jens Olivur Lisberg kaj aliaj dum ili studis en Kopenhago. La unua fojo kiam la Merkið estis hisita en Ferooj estis la 22-an de junio en Fámjin. La 25-an de aprilo 1940 la brita okupregistaro aprobis la flagon por uzo de feroaj ŝipoj. La 25-a de aprilo daŭre estas festita kiel "Flaggdagur" kaj ĝi estas nacia tago. Kun la leĝo de aŭtonomio, la 23-an de marto 1948, la flago estis finfine rekonita de la Dana Registaro kiel la nacia flago de Ferooj. La origina kopio de la flago estas montrita en preĝejo de Famjin.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
|
Text is available under the CC BY-SA 4.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.