Flago de la Manksinsulo
Flago de la Manksinsulo | |
---|---|
![]() | |
nacia flago | |
Uzo | ![]() |
Proporcio | 1:2 |
Priskribo | Triskelo, kun tri kirasaj gamboj kun oraj spronoj, en la centro de ruĝa flago. |
Oficialigo | 1931 |
La nacia flago de la Manksinsulo estas triskelo, kunmetita de tri kirasaj gamboj kun oraj spronoj, sur ruĝa fono. Ĝi estis la oficiala flago de Mankso ekde 1931 kaj estas bazita sur la Mankso-blazono, kiu datas de la 13-a jarcento. La tri gamboj estas konataj en Mankso kiel niarbocasin ("la tri gamboj"). La Triskelo estas antikva simbolo, uzita de la Mikenanoj kaj la Likianoj. Oni ne scias kial la simbolo estis originale adoptita en Manksinsulo. Antaŭ ĝia adopto en 1931, la oficiala flago de la Manksinsulo estis la Union Jack.
Ekzistas ankaŭ civila flago por Manksinsulo. Tiu flago unue estis aprobita la 27-an de aŭgusto 1971. Alia Mankso-flago estas la flago de la insula parlamento Tinvaldo, kiu flugas ekster la Leĝdonaj Konstruaĵoj ekde 1971.
Galerio
[redakti | redakti fonton]-
Civila flago de Manksinsulo
-
Standardo de la guberniestro
-
Flago de la insula parlamento Tinvaldo
|
Text is available under the CC BY-SA 4.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.