Flago de Sint Eustatius
La Flago de Sint Eustatius estis adoptita la 16-an de novembro 2004. La flago estas rektangula kun la koloroj blua, ruĝa, blanka, ora kaj verda, kaj dividita en kvar kvin-flankaj bluaj partoj, ĉiu kun fimbriita ruĝo. En ĝia centro estas diamantforma blanka kampo; en la diamanto estas la silueto de la insulo en verda. En la centro de la pinto de la diamanto estas kvin-pinta ora stelo.
|
Text is available under the CC BY-SA 4.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.