For faster navigation, this Iframe is preloading the Wikiwand page for Christopher Fettes.

Christopher Fettes

Christopher Fettes

Christopher FETTES, foje esperantigite Kristoforo FETTES (naskiĝis en 1937) estas irlandano de angla deveno; li ekde 1968 estas esperantisto kaj ekde 2001 honora membro de UEA.

Post kvin jaroj kiel instruisto de la franca lingvo, li bone konsciis pri la problemoj instrui fremdajn lingvojn, detale informiĝis pri Esperanto kaj lernis ĝin. Ekde 1969 li estas dumviva membro de UEA kaj de 1971 fakdelegito de la asocio. Dum vizito al Novzelando, en 1976 li instruis la lingvon al sia nevo, Mark Fettes. Inter 1978 kaj 1984 en kvin UK-oj li helpis ĉe Internacia Infana Kongreseto (IIK). La spertoj konvinkis lin pri la neceso de konstanta organizanto. Ekde 1988 ĝis 1998, kiel komisiito de UEA, li ĉefrespondecis pri preskaŭ ĉiu IIK.

Dum 1981 li fondis, i.a. kun alia esperantisto, Máire Mullarney, la Ekologian Partion de Irlando, kies nomo estis ŝanĝita en 1983 al Verda Alianco (irlande Comhaontas Glas) kaj en 1987 al The Green Party/Comhaontas Glas. Post la nacia elektado de la 14-a de junio 2007 tiu partio iĝis parto de la registara koalicio en Irlando. Pli frue, dum 1984 Christopher Fettes kunfondis la Asocion de Verduloj Esperantistaj (AVE) kaj komence redaktis ĝian organon Aveno.

Fettes estas vegetarano. Jam dum la 1970-aj jaroj li aktivis en Internacia Vegetarana Unuiĝo (IVU) kaj en Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio (TEVA). Dum 1992 li fariĝis prezidanto de TEVA kaj estas ĝis nun. Li estas kunaŭtoro de la Ekoturisma vortaro (2011).

  • 2011: (Kun Zdeněk Pluhař, Manfred Westermayer kaj Raymond Skilling). Ekoturisma vortaro - esperanta - česky - deutsch - englisch – français. Dobřichovice: Kava-Pech, 2011. 58 p.
Trovu « Christopher Fettes » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri irlandano kaj esperantisto. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
{{bottomLinkPreText}} {{bottomLinkText}}
Christopher Fettes
Listen to this article

This browser is not supported by Wikiwand :(
Wikiwand requires a browser with modern capabilities in order to provide you with the best reading experience.
Please download and use one of the following browsers:

This article was just edited, click to reload
This article has been deleted on Wikipedia (Why?)

Back to homepage

Please click Add in the dialog above
Please click Allow in the top-left corner,
then click Install Now in the dialog
Please click Open in the download dialog,
then click Install
Please click the "Downloads" icon in the Safari toolbar, open the first download in the list,
then click Install
{{::$root.activation.text}}

Install Wikiwand

Install on Chrome Install on Firefox
Don't forget to rate us

Tell your friends about Wikiwand!

Gmail Facebook Twitter Link

Enjoying Wikiwand?

Tell your friends and spread the love:
Share on Gmail Share on Facebook Share on Twitter Share on Buffer

Our magic isn't perfect

You can help our automatic cover photo selection by reporting an unsuitable photo.

This photo is visually disturbing This photo is not a good choice

Thank you for helping!


Your input will affect cover photo selection, along with input from other users.

X

Get ready for Wikiwand 2.0 🎉! the new version arrives on September 1st! Don't want to wait?