For faster navigation, this Iframe is preloading the Wikiwand page for Caryopteris.

Caryopteris

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Caryopteris
hibrido Caryopteris ×clandonensis ‘Heavenly Blue’
hibrido Caryopteris ×clandonensis ‘Heavenly Blue’
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Lamialoj Lamiales
Familio: Lamiacoj Lamiaceae
Subfamilio: Ajugoideae
Genro: Caryopteris
Specio: C. clandonensis
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Caryopteris estas plantgenro ene de la familio Lamiacoj (Lamiaceae). La hibrido Caryopteris ×clandonensis estas uzata en la moderklimataj regionoj kiel ornamplanto en ĝardenoj.

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

Vegetativaj karakterizaĵoj

[redakti | redakti fonton]

La Caryopteris-specioj estas somerverdaj specioj de herbaj plantoj, duonarbustojarbustoj. Ili kreskas vertikale aŭ grimpas. La branĉoj estas mincaj; la kontraŭstarantaj folioj estas maldikaj kaj kompletrandaj. La folirando havas dentaĵojn.

Generativaj karakterizaĵoj

[redakti | redakti fonton]

En la foliaksoj staras cumaj floraroj kun multaj floroj. La relative malgrandaj duseksaj floroj havas duoblan involukron. La petaloj estas lavendulkoloraj. La ovario havas kvar septojn.

La sekaj fruktoj disfalas en kvar nuksetojn.

Abeloj kaj burdoj estas la ĉefaj polenigantoj.

Sistematiko kaj disvastigado

[redakti | redakti fonton]
Caryopteris incana

La genro Caryopteris estis en la jaro 1835 starigita fare de Alexander von Bunge. Tipospecio estas Caryopteris mongholica BUNGE. Sinonimoj por Caryopteris BUNGE estas: Barbula LOUR., Mastacanthus ENDL. La genro Caryopteris apartenas al la subfamilio Ajugoideae ene de la familio de la Lamiacoj. Ĝi apartenis iam al la familio de la Verbenacoj.

Ĉiuj specioj de Caryopteris troviĝas en Ĉinujo. Unu specio estas ankaŭ en Mongolio kaj unu variaĵo kreskas ankaŭ en Japanujo kaj Koreujo. La sep specioj kreskas en moderklimataj kaj subtropikaj regionoj.

La genro Caryopteris entenis ĝis 16 speciojn kaj ekde 1999 nur estas sep:

  • Caryopteris forrestii DIELS: Ĝi konsistas el du varioj:
    • Caryopteris forrestii DIELS var. forrestii: Ĝi bone kreskas en altecoj de 1700 ĝis 3000 metrojn en la ĉinaj provincoj Guizhou, Siĉuano, Junano kaj Tibeto.
    • Caryopteris forrestii var. minor C.PEI & S.L.CHEN EX C.Y.WU: Ĝi bone kreskas ĉe sekaj montdeklivoj en altecoj de 2000 ĝis 4000 metrojn en la ĉinaj provincoj sudokcidenta Siĉuano, nordokcidenta Junano kaj en sudorienta Tibeto.
  • Caryopteris glutinosa REHDER: Tiu ĉi endemio kreskas en altecoj de 1600 ĝis 1800 metrojn en la Min-Jiang-valo de la ĉina provinco Siĉuano.
  • Caryopteris incana (THUNB. EX HOUTT.) MIQ.): Ĝi havas du variojn:
    • Caryopteris incana var. angustifolia S.L.CHEN & R.L.GUO: Ĝi kreskas en densejoj kaj ŝtonozaj kreskejoj en altecoj de ĉ. 300 metroj en la ĉina provinco Ĝjangŝjio.
    • Caryopteris incana (THUNB. EX HOUTT.) MIQ. var. incana: Ĝi estas disvastigite en Japanujo, Koreujo kaj la ĉinaj provincoj Anhujo, Fujiano, Guangdongo, Guangŝio, Hubejo, Hunano, Ĝjangsuo, Ĝjangŝjio, Zhejiang.
  • Caryopteris jinshajiangensis Y.K.YANG & X.D.CONG: Tiu ĉi endemio kreskas bone en altecoj de ĉ. 1400 metroj en la Ĝjangŝjia valo, kiu troviĝas en la sudokcidenta valo de la ĉina provinco Junano.
  • Caryopteris mongholica BUNGE: Ĝi troviĝas en Mongolio kaj en la ĉinaj provincoj Gansu, Hebei, Interna Mongolio, Ŝanŝio kaj Ŝenŝjio.
  • Caryopteris tangutica MAXIM.: Ĝi prefere kreskas sur sekaj deklivoj en alteco de ĉ. 2500 metroj en la ĉinaj provincoj Gansuo, Hebejo, Henano, Hubejo, Ŝanŝio kaj Siĉuano.
  • Caryopteris trichosphaera W.W.SM.: Ĝi bone kreskas en altecoj de 2700 ĝis 3300 metroj en la okcidento de Siĉuano, nordokcidenta Junano kaj orienta Tibeto.

Kelkaj genroj, kiuj antaŭe apartenis al la genro Caryopteris, apartenis ekde 1999 al aliaj genroj, ekzemple:

  • Caryopteris aureoglandulosa (VANIOT) C.Y.WU → Schnabelia aureoglandulosa |(VANIOT) P.D.CANTINO
  • Caryopteris bicolor (ROXB. EX HARDW.) MABB. → Pseudocaryopteris bicolor (ROXB. EX HARDW.) P.D.CANTINO
  • Caryopteris divaricata MAXIM. → Tripora divaricata (MAXIM.) P.D.CANTINO
  • Caryopteris nepetifolia (BENTH.) MAXIM. → Schnabelia nepetifolia (BENTH.) P.D.CANTINO}
  • Caryopteris paniculata C.B.CLARKE → Pseudocaryopteris paniculata (C.B.CLARKE) P.D.CANTINO
  • Caryopteris siccanea W.W.SM. → Rubiteucris siccanea (W.W.SM.) P.D.CANTINO
  • Caryopteris terniflora MAXIM. → Schnabelia terniflora (MAXIM.) P.D.CANTINO
Clandon-caryopteris kun abelo kiel poleniganto

La Klandon-karioptero (Caryopteris ×clandonensis) estas hortikultura hibrido, kiu ofte estas kultivata kiel ornamplanto. Ĝi ekestis en angla hortikulturejo el kruciĝo el Caryopteris incana (Thunb. EX HOUTT.) MIQ. kaj Caryopteris mongholica BUNGE. Kelkaj kultivaroj kiel ‘Heavenly Blue’ kun malhelbluaj floroj kaj ‘Kew Blue’ kun malhelverdaj folioj kaj malhelbluaj floroj estas vintrorezistaj.

La Klandon-karioptero estas arbusto kun maldensa branĉaro kaj alteco de ĉ. unu metro.

  • Shou-liang Chen, Michael G. Gilbert: Verbenaceae.: Caryopteris, S. 43 – textgleich online wie gedrucktes Werk, In: Wu Zheng-yi, Peter H. Raven (Hrsg.): Flora of China. Volume 17: Verbenaceae through Solanaceae, Science Press und Missouri Botanical Garden Press, Beijing und St. Louis, 1994, ISBN 0-915279-24-X.
  • Shou-liang Chen, Michael G. Gilbert: Verbenaceae.: Caryopteris, S. 43 – sama teksto kiel la presita verko, En: Wu Zheng-yi, Peter H. Raven (Eld.): Flora of China. Volume 17: Verbenaceae through Solanaceae, Science Press und Missouri Botanical Garden Press, Beijing und St. Louis, 1994, ISBN 0-915279-24-X.
{{bottomLinkPreText}} {{bottomLinkText}}
Caryopteris
Listen to this article

This browser is not supported by Wikiwand :(
Wikiwand requires a browser with modern capabilities in order to provide you with the best reading experience.
Please download and use one of the following browsers:

This article was just edited, click to reload
This article has been deleted on Wikipedia (Why?)

Back to homepage

Please click Add in the dialog above
Please click Allow in the top-left corner,
then click Install Now in the dialog
Please click Open in the download dialog,
then click Install
Please click the "Downloads" icon in the Safari toolbar, open the first download in the list,
then click Install
{{::$root.activation.text}}

Install Wikiwand

Install on Chrome Install on Firefox
Don't forget to rate us

Tell your friends about Wikiwand!

Gmail Facebook Twitter Link

Enjoying Wikiwand?

Tell your friends and spread the love:
Share on Gmail Share on Facebook Share on Twitter Share on Buffer

Our magic isn't perfect

You can help our automatic cover photo selection by reporting an unsuitable photo.

This photo is visually disturbing This photo is not a good choice

Thank you for helping!


Your input will affect cover photo selection, along with input from other users.

X

Get ready for Wikiwand 2.0 🎉! the new version arrives on September 1st! Don't want to wait?