Baratafrika arbustosilvio
Baratafrika arbustosilvio | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Baratafrika arbustosilvio
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Bradypterus barratti (Sharpe, 1876) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Proksimuma arealo
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Baratafrika arbustosilvio (Bradypterus barratti), estas specio de birdoj de la familio de Megaluredoj iam lokataj en tiu de Silviedoj. Ĝi apartenas al genro de Arbustosilvioj aŭ bradipteroj kiu enhavas ĉefe speciojn de Afriko kaj Azio. Ĝi ricevas la nomon de Baratafrika arbustosilvio anstataŭ nur Barata arbustosilvio por eviti miskomprenon kun Barato (Azio) pri kio tute ne temas, sed pri adapto de la propra nomo Barrat.
Ĝi troviĝas en Lesoto, Mozambiko, Sudafriko kaj Zimbabvo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj.
Bradypterus cinnamomeus bangwaensis (Delacour, 1943, Bangwa, nordokcidenta Kameruno) estas foje konsiderata unu specio kaj foje du. Probable estas parto de la superspecio formata de B. cinnamomeus kaj B. barratti; iame konsiderata samspecifa kun la unua kaj foje ankaŭ traktata kiel raso de B. lopezi pro simileco en voĉo, sed diferenciĝas pro habitatoprefero kaj vosta morfologio (finplumoj pli larĝaj, ne mallarĝaj). La kvar specioj formas grupon de similaj afrikaj specioj de arbaroj kaj arbarbordoj. La birdoj de la Monto Oku povus reprezenti distingan rason. La formo priskribita kiel “Bradypterus mariae manengubae” (Monto Manenguba, Kameruno), kvankam teorie apartenanta al B. lopezi, estas probable varianto.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Bradypterus barratti[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 10an de julio 2007.
|
Text is available under the CC BY-SA 4.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.