Zigzago
En geometrio zigzago estas rompita linio, kiu formas angulojn direktitajn jen al unu flanko, jen al la kontraŭa (PIV).
Laŭ Francisko Azorín zigzago estas Linio ree rompata kun anguloj alterne elstaraj k. malelstaraj. Ornamo formita per tiaj linioj.[1] Li indikas etimologion el onomatopeja vorto.[2]
Tipaj estas zigzagoj de fulmo, de montara pado, de persekutata leporo, de skiado (el kio plej verŝajne derivas la onomatopeo), de ŝancele iranta ebriulo.
Ekzemplo de zigzago el simboloj oblikvo kaj deklivo:
- /\/\/\/\/\/\
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 214.
- ↑ Azorín, samloke.
Text is available under the CC BY-SA 4.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.