For faster navigation, this Iframe is preloading the Wikiwand page for Wilhelm Sauer.

Wilhelm Sauer

Wilhelm Sauer
Persona informo
Naskiĝo 23-an de marto 1831 (1831-03-23)
en Schönbeck
Morto 9-an de aprilo 1916 (1916-04-09) (85-jaraĝa)
en Frankfurto ĉe Odro
Tombo Frankfurto ĉe Odro Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj germana
Ŝtataneco Meklenburgo-Strelitz Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo orgenkonstruo
muzikilfaristo Redakti la valoron en Wikidata
vdr
La Sauer-orgeno en la Thomas-preĝejo en Lepsiko
Tombŝtono de Sauer en Frankfurto ĉe Odro.

Wilhelm Carl Friedrich Sauer (* 23-a de marto 1831 en Schönbeck; † 9-a de aprilo 1916 en Frankfurto ĉe Odro estis elstara orgenkonstruisto el la epoko de la romantikismo kaj malfruromantiko.

Wilhelm Sauer naskiĝis kiel plej maljuna filo de la forĝisto kaj orgenkonstruisto Ernst Sauer (1799-1873) en Schönbeck ĉe Friedland en la sudoriente de Meklenburgo. Kiam Wilhelm aĝis sep jarojn, lia patro translokis sian orgenkonstruejon kaj la familian loĝejon en la najbaran urbon Friedland. Tie Wilhelm travivis sian junaĝon, lernis en la gimnazio, forlasis tiun tamen antaŭ la abiturienta ekzameno kaj prepariĝis post la morto de sia pli aĝa frato pri la transpreno de ties taskoj en la patra firmao. Wilhelm ellernis ĉe la patro la orgenkonstruadon kaj entreprenis la tiuepoke kutiman metiistan migradon, kiu lin kondukis i.a. al Parizo, Ludwigsburg samkiel al Anglio kaj Svisio. En 1855 li transprenis unue la gvidadon de filio de la patra fabriko en Deutsch-Krone kaj malfermis finfine la 1-an de marto 1856 propran entreprenon kiel orgenkonstrua majstro en Frankfurto ĉe Odro, kiu rapide ekfloris, dumtempe havis filiojn en Kenigsbergo (1860) kaj baldaŭ ankaŭ liveris eksterlanden.

Wilhelm Sauer konstruis kune kun siaj kunlaborantoj dumvive pli ol 1.100 orgenojn. Liaj plej grandaj kaj famaj orgenoj troviĝas i.a. ĉe Berliner Dom (1903, IV/113), en la Thomas-preĝejo en Lepsiko (1888/1908, III/88) kaj en la urbohalo de Görlitz (1910, IV/72). La siatempe plej granda orgeno tutmonde ĉe Hala Stulecia (1913, V/200) ne plu konserviĝis en sia origina formo. La plej granda parto de la orgeno nuntempe troviĝas en la katedralo de Vroclavo.

Lia dua edzino estis Anna, naskita Bauer, (* 18-an de januaro 1848; † 11-an de aŭgusto 1924), filino de bierfarejo-posedanto kaj magistratano en Potsdam[1]. Lia tombŝtono nuntempe troviĝas en la Kleist-parko de Frankfurto ĉe Odro. La Kleist-parko iam estis tombejo, pro alikonstruadoj la ekzakta pozicio de la tombo tamen ne certas  [1].

150 jarojn firmao Sauer

[redakti | redakti fonton]

La 6-an de oktobro 2007 oni solene festis la 150-an datrevenon de la firmaa fondado. Antaŭ 500 gastoj oni deklamis la historion de la firmao Sauer. Dum la posta koncerto oni ludis sur Sauer-orgeno konstruita en 1976. Jen la moto de Wilhelm Sauer:

Wir loben Gott und lassen ihn walten, bauen neue Orgeln und reparieren die alten. (Ni laŭdas Dion kaj lasas ĝin regi, konstruas orgenojn novajn kaj riparas la malnovajn)

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Fontindikoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 Märkische Oderzeitung/Frankfurter Stadtbote, 25./26. März 2006, S. 21

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
{{bottomLinkPreText}} {{bottomLinkText}}
Wilhelm Sauer
Listen to this article

This browser is not supported by Wikiwand :(
Wikiwand requires a browser with modern capabilities in order to provide you with the best reading experience.
Please download and use one of the following browsers:

This article was just edited, click to reload
This article has been deleted on Wikipedia (Why?)

Back to homepage

Please click Add in the dialog above
Please click Allow in the top-left corner,
then click Install Now in the dialog
Please click Open in the download dialog,
then click Install
Please click the "Downloads" icon in the Safari toolbar, open the first download in the list,
then click Install
{{::$root.activation.text}}

Install Wikiwand

Install on Chrome Install on Firefox
Don't forget to rate us

Tell your friends about Wikiwand!

Gmail Facebook Twitter Link

Enjoying Wikiwand?

Tell your friends and spread the love:
Share on Gmail Share on Facebook Share on Twitter Share on Buffer

Our magic isn't perfect

You can help our automatic cover photo selection by reporting an unsuitable photo.

This photo is visually disturbing This photo is not a good choice

Thank you for helping!


Your input will affect cover photo selection, along with input from other users.

X

Get ready for Wikiwand 2.0 🎉! the new version arrives on September 1st! Don't want to wait?