For faster navigation, this Iframe is preloading the Wikiwand page for Wildhaus.

Wildhaus

Wildhaus
Blazono de Wildhaus
Blazono de Wildhaus
Wildhaus
vilaĝo • former municipality of Switzerland • statistika regiono
Kantono Sankt-Galo
Komunumo(j) Wildhaus-Malnov-Sankt-Johano
Geografia situo CH1903: 744796 / 229405 (mapo)47.1997222222229.3497222222222Koordinatoj: 47° 12′ N, 9° 21′ O; CH1903: 744796 / 229405 (mapo) f1

Map

Nombro de loĝantoj 1213
Areo 34,43 km²
Alteco 1095 m super marnivelo
Poŝtkodo 9658
Mapo de Wildhaus
v • d • r

Wildhaus estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo en la elektodistrikto Togenburgo, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 1213 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. Kun efiko de la 1-a de januaro 2010 ĝi estis kunigita kun la antaŭa komunumo Wildhaus al la nova komunumo Wildhaus-Malnov-Sankt-Johano.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Wildhaus estas la plej alte super la marnivelo situanta komunumo de la Togenburgo. Ĝi troviĝas ĉe unu el la fontoj de la rivero Turo sur la samnoma montpasejo, kiu estas la akvodislimo inter la Rejno kaj la Turo. La plej alta punkto de Wildhaus estas la pinto de la monto Säntis.

Wildhaus troviĝas ĉe la poŝtaŭtobuslinio, kiu ligas Nesslaŭ kaj Buchs SG cirkulante sur la paseja vojoj inter la du lokoj.

Pasejkulmino kaj vilaĝocentro de Wildhaus

Wildhaus estas somer- kaj vintrosportloko. Du seĝtelferoj kondukas al Gamsalp kaj la monto Gamserrugg. Wildhaus apartenas kun Unterwasser kaj Malnov-Sankt-Johano al la skiregiono Supera Togenburgo, kiu krom diversaj seĝ- kaj aertelferoj ankaŭ disponas pri pluraj skiliftoj.

La neĝfunikularo

[redakti | redakti fonton]

Inter 1937 kaj 1949 en Wildhaus ekzistis aparta transportilo por la vintra turismo, nome neĝfunikularo. La neĝfunikularo konsistis el du grandaj sledoj, kiuj kiel ordinara funikularo funkciis kiel ŝnurlifto per ŝnuro, kiu tra pulio ĉe la monta stacio ligis la du sledojn. Sed anstataŭ sur reloj, la du sledoj glitis sur la neĝo.

En la jaro 1200 la Sinjoroj de Sax konstruis la Wildenburg (en Esperanto sovaĝa kastelo), kiu donis al la komunumo ankaŭ la nomon. En la jaroj 1313 kaj 1320 grandaj partoj de la Wildenburg estis venditaj al la Grafoj de Togenburgo. Post la morto de Frederiko la 7-a de Togenburgo en la jaro 1437 Hiltbrand de Raron heredis la regadon pri la tuta Togenburgo. Ekde la jaro 1439 Wildhaus formis propran komunumon kun privilegioj kiaj la rajto mem elekti komunumestron kaj havi propran tribunalon. En la jaro 1468 la sinjoroj de Raron vendis la Togenburgon al la Princa abatejo Sankt-Galo.

Kun efiko de la 1-a de januaro la ĝis tiamaj komunumoj Malnov-Sankt-Johano kaj Wildhaus estis kunigitaj al la nova komunumo Wildhaus-Malnov-Sankt-Johano.

Famaj personecoj

[redakti | redakti fonton]
Naskiĝdomo de Zvinglo

Wildhaus estas la naskiĝloko de la zurika reformaciisto Huldrych Zwingli (en Esperanto: Zvinglo). La patro de Zvinglo estis montarkamparano kaj krom tio oficis kiel komunumestro. Zvinglo ĉiam restis fiera pri sia kampara deveno kaj restis ĝis sia morto ligita al la valo de Togenburgo. La naskiĝdomo de Zvinglo, la Zvinglo-Domo hodiaŭ viziteblas kaj enhavas muzeon. Krome la reformita eklezio de Zuriko posedas memore al la reformatoro en Wildhaus renkontiĝcentron, kiun povas lui ankaŭ aliaj organizaĵoj, kaj kiu taŭgas por kongresoj kaj konferencoj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
{{bottomLinkPreText}} {{bottomLinkText}}
Wildhaus
Listen to this article

This browser is not supported by Wikiwand :(
Wikiwand requires a browser with modern capabilities in order to provide you with the best reading experience.
Please download and use one of the following browsers:

This article was just edited, click to reload
This article has been deleted on Wikipedia (Why?)

Back to homepage

Please click Add in the dialog above
Please click Allow in the top-left corner,
then click Install Now in the dialog
Please click Open in the download dialog,
then click Install
Please click the "Downloads" icon in the Safari toolbar, open the first download in the list,
then click Install
{{::$root.activation.text}}

Install Wikiwand

Install on Chrome Install on Firefox
Don't forget to rate us

Tell your friends about Wikiwand!

Gmail Facebook Twitter Link

Enjoying Wikiwand?

Tell your friends and spread the love:
Share on Gmail Share on Facebook Share on Twitter Share on Buffer

Our magic isn't perfect

You can help our automatic cover photo selection by reporting an unsuitable photo.

This photo is visually disturbing This photo is not a good choice

Thank you for helping!


Your input will affect cover photo selection, along with input from other users.

X

Get ready for Wikiwand 2.0 🎉! the new version arrives on September 1st! Don't want to wait?