Villaverde de Medina
Villaverde de Medina | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 47465 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 546 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 9 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 18′ N, 5° 2′ U (mapo)41.306944444444-5.0280555555556Koordinatoj: 41° 18′ N, 5° 2′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 732 m [+] | ||
Areo | 58,2 km² (5 820 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Villaverde de Medina [+] | |||
Villaverde de Medina [biljaBERde demeDIna] estas municipo en la sudo de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Medina (Tero de Medina) en la sudo de la provinco. Villaverde de Medina estas komprenebla etimologie kiel Verda Urbo de Medina alude al la komarka ĉefurbo Medina del Campo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 58,20 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 518 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte ĉirkaŭ 500 el la 1950-aj jaroj.
Ĝi distas 56 km de Valadolido, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Nava del Rey, Torrecilla del Valle, Medina del Campo kaj Nueva Villa de las Torres. Ĝia municipa teritorio estas ebeneca kaj ĉirkaŭita de montetoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. La municipo kreiĝis per la unuigo de tri domaroj, nome Romaguitardo, Dueñas kaj Carrioncillo.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado). Estas aŭtokurejo.
De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de Sankta Maria de la 16-a jarcento kun grava ĉefretablo.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
La preĝejo.
-
Turo.
-
Gargojlo.
-
Gargojlo.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]Text is available under the CC BY-SA 4.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.