For faster navigation, this Iframe is preloading the Wikiwand page for Vikipedio:Lingvaĵo.

Vikipedio:Lingvaĵo

Ĉi tiu paĝo estas oficiala rekomendo de Esperanta Vikipedio. Tiu ĉi paĝo priskribas normojn, pri kiuj komunumo ĝenerale konsentas. Tamen, ĝi ne estas regulo, uzu ĝin kun sana prudento kaj eventuale eblas fari escepton. Ŝanĝoj al ĝi devas sekvi konsenton; se vi ne certas, diskutu pri ŝanĝo.


Ĉefaj reguloj
de Vikipedio


Helpo
v • d • r

Vikipedio devas speguli la ordinaran lingvouzon kaj lingvan tradicion. Rompo de tiu principo koncernas ne unuopan artikolon aŭ paĝon, sed Vikipedion mem. Do kiam via ŝanĝo povus iel rompi tiun principon, tiam unue pravigu ĝin en la diskutpaĝo de la respektiva artikolo kaj efektivigu ĝin nur rezulte de diskutado kaj interkonsento de la komunumo.

La vikipedia komunumo klopodas kaj klopodu eviti la establiĝon de iu Vikipedia dialekto. Tiucele en Vikipedio ni sekvas kaj sekvu la lingvan stilon (lingvaĵon) (prefere plej) ĝenerale kutiman kaj akceptatan ekster ĝi. Pli precize ni sekvas kaj sekvu la sciencan kaj fakan, laŭeble formalan lingvan stilon de ĉiuj, kiuj bone scipovas Esperanton.

Pli konkrete tio signifas:

  • Gramatiko — Oni uzu la Esperantan gramatikon tiel, kiel ĝi kutime estas uzata kaj akceptata. (Do ekzemple, evitu riismon, naismon.) Kvankam la sekvaj verkoj ie-tie estas pli preskribaj ol priskribaj, PAG kune kun PMEG donas praktikan superrigardon super tio, kia gramatiko estas kutime uzata kaj akceptata. PAG (1980)[1] per tradiciaj gramatikaj terminoj bone kaj detale raportas la tradicie prestiĝan lingvon, dum PMEG (2006)[2] per "novspecaj terminoj" celas pli tujan kompreneblon fare de laikoj[3].
  • Vortprovizo — La Universala Vortaro kun la oficialaj aldonoj unuflanke kaj PV kaj PIV (1970) aliflanke bone raportas tion, kiuj vortoj estas tradicie prestiĝaj. Por ĝisdatigite moderna vortprovizo funkcias NPIV kaj ReVo. Okaze ke ekzistas du vortoj por unu "sama" afero, unu ofta kaj la alia malordinara, oni evitu senbezonan uzon de la malordinara. Oni ĉiam povas ankaŭ konsideri aliajn argumentojn (ekzemple, ĉu unu estas pli facile komprenebla, aŭ pli klare trafas la celatan signifon, ĉu unu pli logike sekvas la ĝeneralajn regulojn pri vortfarado ktp).
  • Ortografio — Oni ĝenerale uzu kutiman ortografion. (Do ekzemple, evitu egzismon, ĉiam-minusklismon, h-sistemon kaj aliajn supersigno-evitajn sistemojn.) Tamen ĉia literumo aprobita aŭ tolerata de la Akademio, aŭ raportita de iu PIV estu tolerata en Vikipedio.

Tiu ĉi principo helpu al ni solvi kverelojn pri tio, kiun vorton aŭ lingvaĵon ni preferu en certa situacio.

En la lingva angulo estas kolektitaj resumitaj rezultoj de diskutoj pri unuopaj lingvaj demandoj.

Piednotoj

[redakti fonton]
  1. Eldonita en 1980, ĝi estas tralaborita kvara eldono de verko originale eldonita en 1935, la Plena Gramatiko de Esperanto
  2. Perrete legebla ekde 1994.
  3. Vidu tiun ĉi artikolon de Wennergren en kiu li klarigas: "Mi volis klarigi la gramatikon en kiom eble simpla maniero, tiel ke ne nur lingvistoj kaj gramatikistoj komprenu, sed ankaŭ ordinaraj lernantoj. Sed mi tamen volis verki profundan kaj kiom eble kompletan gramatikon."

Vidu ankaŭ

[redakti fonton]
{{bottomLinkPreText}} {{bottomLinkText}}
Vikipedio:Lingvaĵo
Listen to this article

This browser is not supported by Wikiwand :(
Wikiwand requires a browser with modern capabilities in order to provide you with the best reading experience.
Please download and use one of the following browsers:

This article was just edited, click to reload
This article has been deleted on Wikipedia (Why?)

Back to homepage

Please click Add in the dialog above
Please click Allow in the top-left corner,
then click Install Now in the dialog
Please click Open in the download dialog,
then click Install
Please click the "Downloads" icon in the Safari toolbar, open the first download in the list,
then click Install
{{::$root.activation.text}}

Install Wikiwand

Install on Chrome Install on Firefox
Don't forget to rate us

Tell your friends about Wikiwand!

Gmail Facebook Twitter Link

Enjoying Wikiwand?

Tell your friends and spread the love:
Share on Gmail Share on Facebook Share on Twitter Share on Buffer

Our magic isn't perfect

You can help our automatic cover photo selection by reporting an unsuitable photo.

This photo is visually disturbing This photo is not a good choice

Thank you for helping!


Your input will affect cover photo selection, along with input from other users.

X

Get ready for Wikiwand 2.0 🎉! the new version arrives on September 1st! Don't want to wait?