Vienenso
La provinco Vienenso, latinlingve Viennensis aŭ Gallia Viennense, estas malnova romia provinco de la malfrua Antikvo. Ĝi havis kiel ĉefurbon Vienno.
Ĝi estis kreita en la 4-a jarcento, en la tetrarkio, kiam la narbona Gaŭlio estis dividita en Vienenso kaj Narbonio 1-a ka 2-a, ĉiuj alligitaj al la prefektolando de la pretoro de la Gaŭlioj. Vienenso enhavis « la alobrogojn, la segovelaŭnojn, la helvienojn, la trikastenojn, la vokoncojn kaj la kavarojn », ĝi havis kiel ĉefurbon Vienne en la nuna departemento Isère.
En la 5-a jarcento, ĝi estis siavice dividita en Vienenso 1-a kun ĉefurbo Vienne, kaj Vienenso 2-a kun ĉefurbo Arles.
Text is available under the CC BY-SA 4.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.