For faster navigation, this Iframe is preloading the Wikiwand page for Veronika Poór.

Veronika Poór

Veronika Poór

Veronika Poór (2014)
Persona informo
Naskiĝo 24 februaro 1983
Lingvoj Esperantohungara
Nacieco hungarino
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
fizikisto Redakti la valoron en Wikidata
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj Ĝenerala Direktoro de UEA (2016–2017),
membro de la Konsilio de UEA (2013–),
Estrarano de TEJO (2013–2015),
gvidanto de Muzaiko (2011–)
Esperantistiĝis en 2009 aŭ pli frue
vdr

POÓR Veronika (naskiĝis en 1983[1]) estas hungara esperantistino kaj nanoteknologo. Ŝi laboris kiel Ĝenerala Direktoro de Universala Esperanto-Asocio inter majo 2016 kaj januaro 2018.

Ŝi doktoriĝis pri fiziko kaj laŭ profesio estas esploristo pri nanoteknologio[2].

Sian unuan Esperanto-renkontiĝon ŝi partoprenis en 2009[3]. Inter ŝiaj unuaj partoprenitaj Esperanto-renkontiĝoj estis ankaŭ la evento Poludnica en Liptovský Ján (Slovakio) en januaro 2011[4].

Ekde la Brita Kongreso de Esperanto okazinta en aprilo 2011 ŝi antaŭenigas la ideon de tuttempa internacia retradio Muzaiko, lanĉita en julio 2011, kaj gvidas ties neformalan teamon.

En la oficperiodo 20132015 ŝi estis estrarano de TEJO, respondeca pri aktivula trejnado, scienca kaj faka agado, eksteraj rilatoj kaj homaj rimedoj[5].

En 2013 ŝi fariĝis membro de la nove fondita Konsilio de UEA[6].

La 31-an de julio 2015 la estraro de UEA anoncis ŝian elektiĝon kiel nova Ĝenerala Direktoro de UEA. Enoficiĝis en majo 2016, post la emeritiĝo de Osmo Buller[1].[7]

Ŝi renkontis esperantistojn en pluraj kontinentoj, ekzemple en februaro de 2014 dum vizito de la kolombiaj urboj Medeĝino, Cali kaj Bogoto[8].

Ŝi transdonis sian postenon al Martin Schäffer ekde la 1-an de januaro 2018[9] kaj laboris ĝis la fino de februaro por faciligita transiro[10].

En aŭgusto 2020 ŝi prezentis prelegon pri la radio Muzaiko kadre de la Virtuala Kongreso 2020.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 Veronika Poór nova Ĝenerala Direktoro de UEA – Gazetaraj Komunikoj de UEA, n-ro 583, 2015-07-31.
  2. Esperanto, 108-a jaro, n-ro 1893 (7–8), julio-aŭgusto 2015, p. 150
  3. POÓR Veronika – Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. Arkivita el la originalo je 2016-12-28. Alirita 2019-06-28.
  4. XXIX-a jarkolekto de Poludnica (suma raporto)
  5. Estraro de TEJO legita la 31-an de julio 2015
  6. Komitato akceptis elspezon de 100.000 eŭroj por retejo
  7. Veronika Poór nova ĝenerala direktoro de UEA (Libera Folio)
  8. Skribitaj Pensoj – Veronika POÓR, el Hungario, vizitis nin trovita la 31-an de julio 2015
  9. « UEA ŝanĝas sian Ĝeneralan Direktoron, celas financan resanigon », 713-a gazetara komuniko de UEA, 1-an de novembro 2017
  10. « UEA ŝanĝas ĝeneralan direktoron », Libera Folio, 1-an de novembro 2017

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Antaŭe:Ĝenerala Direktoro
de Universala Esperanto-Asocio
Poste:
Osmo Buller20162017Martin Schäffer
{{bottomLinkPreText}} {{bottomLinkText}}
Veronika Poór
Listen to this article

This browser is not supported by Wikiwand :(
Wikiwand requires a browser with modern capabilities in order to provide you with the best reading experience.
Please download and use one of the following browsers:

This article was just edited, click to reload
This article has been deleted on Wikipedia (Why?)

Back to homepage

Please click Add in the dialog above
Please click Allow in the top-left corner,
then click Install Now in the dialog
Please click Open in the download dialog,
then click Install
Please click the "Downloads" icon in the Safari toolbar, open the first download in the list,
then click Install
{{::$root.activation.text}}

Install Wikiwand

Install on Chrome Install on Firefox
Don't forget to rate us

Tell your friends about Wikiwand!

Gmail Facebook Twitter Link

Enjoying Wikiwand?

Tell your friends and spread the love:
Share on Gmail Share on Facebook Share on Twitter Share on Buffer

Our magic isn't perfect

You can help our automatic cover photo selection by reporting an unsuitable photo.

This photo is visually disturbing This photo is not a good choice

Thank you for helping!


Your input will affect cover photo selection, along with input from other users.

X

Get ready for Wikiwand 2.0 🎉! the new version arrives on September 1st! Don't want to wait?