Uzanto-Diskuto:Lingveno/Arĥivoj/2014
Saluton Ochilov! Mi malaprobis vian ŝanĝon en artikolo Alan Gross ĉar "vivtempo" jam funkcias kiel "DEFAULTSORT" do la lasta estas senutila. --Dominik (diskuto) 14:49, 25 Dec. 2014 (UTC)
- Nu, mi simple ne sciis pri tiu ŝablono. --Ochilov (diskuto) 14:50, 25 Dec. 2014 (UTC)
- Dominik, bonvolu kontroli miajn lastajn ŝanĝojn kaj malfari ĉiuj konsideris senutila. --Ochilov (diskuto) 14:53, 25 Dec. 2014 (UTC)
Saluton. En via vikipediista paĝo oni diras, ke vi estas denaska parolanto de Esperanto. Tiukaze vi devus meti en Vikipedion artikolon kun pli ĝusta zorgado gramatike kaj lingve ĝenerale. Mi korektos ĝin.--kani (diskuto) 20:55, 25 Dec. 2014 (UTC)
Saluton. Mi korektis tiun artikolon. Se vi uzas aŭtomatan tradukilon, bonvolu poste tralegi kaj forigi nekompreneblaĵojn kaj vortojn en aliaj lingvoj kiaj hispana aŭ angla.--kani (diskuto) 20:20, 27 Dec. 2014 (UTC)
Kara Ochilov, ĉu vi vere estas denaskulo? Mi demandas ĉar viaj kontribuoj ĉe Diskaparato estis preskaŭ nekompreneblaj — alia uzanto ilin malfaris. Ŝajnas ke vi uzis iun tradukilon, kiu verdire rezultigis tutajn misaĵojn. Se al vi tiom plaĉas aŭtomata traduko, do almenaŭ atenteme kontrolu ĝin antaŭ ol aldoni la tekstojn vikien. Elkore, Tempodivalse (diskuto) 15:28, 31 Dec. 2014 (UTC)
Text is available under the CC BY-SA 4.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.