For faster navigation, this Iframe is preloading the Wikiwand page for Uzanto-Diskuto:Arbarulo.

Uzanto-Diskuto:Arbarulo

Vikipedio estas projekto por libera enciklopedio, kaj ni esperas, ke vi ŝatos esti tie ĉi. Ni verkas la enciklopedion kune, kaj tial novaj membroj ĉiam bonvenas! Ĉu vi scias, ke vi povas ensaluti? Vi poste rajtas agordi pli da funkcioj, kaj havi vian propran nomon en la Esperanta Vikipedio anstataŭ nur iun IP-numeron. Ensaluti ankaŭ helpas al ni apartigi seriozulojn de skribaĉuloj.

Bonvolu legi helpon al novuloj kiu faciligas ekverki en la Vikipedio. Se vi havas demandojn, vi povas legi la oftajn demandojn pri Vikipedio. Se vi serĉas ion, kio ne estas respondita tie, vi povas publikigi vian demandon en la diskutejo. Se vi ne volas krei konton kaj ensaluti, vi kompreneble rajtas kontribui ĉie kiel sennomulo. Bonvenon!

Agrablan kunlaboradon deziras al vi, Arbarulo! Se vi volas ricevi helpon el aliaj uzantoj, kontaktu kun patrolantojadministrantoj. Bonvenon! Flugkapitano (diskuto) 13:47, 14 sep. 2017 (UTC)[Respondi]

Vimeo kaj Youtube

[redakti fonton]

Saluton, Arbarulo. Mi ĵus vidis, ke vi aldonis novajn ĉapitrojn al Vimeo kaj YouTube. Sed kion signifas la tie aldonita esprimo "360-grada video"? Mi ne konas tion. --Tlustulimu (diskuto) 20:23, 19 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Mi vidas, ke la nomo Arbarulo restas ruĝa, ĉar tiu neniom skribis en sia uzantopaĝo. Mi ne estas certa, sed mi kredas, ke ju pli antaŭe oni faras tion, des pli antaŭe oni ricevas kelkajn vikiprivilegiojn. Se vi deziras konservi anonimecon, vi povas nur tajpi "Mi ŝatas arbojn". Tamen estas utila se vi diras ion pri la lingvoj kiujn vi povas pli malpli uzi kaj la fakoj pri kiuj vi interesiĝas. Tio povas esti utila por ke vi ricevu helpon de aliuloj kaj inverse.--kani (diskuto) 00:22, 20 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Bonege, ke vi estas nun blua Arbarulo. Mi esperas, ke tio rezultos en profitoj viaj.--kani (diskuto) 21:45, 20 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Ĉu Salikplekta teksado aŭ Vimenplektado

[redakti fonton]

Saluton Arbarulo ! Mi vidas ke vi estas aktiva kiel mi pri la Vikipedia alinomado de titoloj. En via komento pri Salikplekta teksado (metiarto) ŝajnas, ke vi favoras al la alinomo Vimenplektado, se vi konsentas ĉu povos vi voćdoni "Por" ? Tio permesos solvi la problemon.--DidCORN (diskuto) 19:35, 21 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Dankon pri via tuja reago.--DidCORN (diskuto) 20:36, 22 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Ĉu Vimeno aŭ Vimeno (arbo)

[redakti fonton]

Kara! En via komento pri Vimeno ŝajnas, ke vi favoras al la alinomo Vimeno (arbo), se vi konsentas ĉu povos vi voćdoni "Por" ? Tio permesos solvi la problemon.--DidCORN (diskuto) 19:41, 21 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Dankon pri via tuja reago.--DidCORN (diskuto) 20:36, 22 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Mara Koridoro de la Tropika Orienta Pacifiko

[redakti fonton]

Saluton. Ĉu tiu artikolo Mara Koridoro de la Tropika Orienta Pacifiko ne havas korespondaĵon en alia lingvo?--kani (diskuto) 19:08, 7 feb. 2022 (UTC)[Respondi]

Tio signifas, ke vi nek uzis alilingvan version nek trovis similaĵojn: tial mi markis la artikolon kiel unua.--kani (diskuto) 13:44, 8 feb. 2022 (UTC)[Respondi]

Vikivojaĝa konkurso speciale por Esperantaj renkontiĝoj

[redakti fonton]

Kara, Arbarulo, ĉar vi pasintece partoprenis artikol-redaktan konkurson, vi povus interesiĝi ankaŭ pri la nuna konkurso okaziĝanta en Vikivojaĝo partnere kun organizantoj de Esperantaj renkontiĝoj - Eventejo 2022!

Dum Vikivojaĝo estas ĝenerala vojaĝa gvidilo, unu el plej gravaj uzokazoj por esperantistoj estas ĝuste veturado al Esperantaj renkontiĝoj. Tial ni partneriĝis kun pluraj organizantoj - ni verkas vojaĝan gvidilon pri ilia renkontiĝo kaj ili provizas premiojn. Unuflanke ni volas krei detalajn gvidilojn por pluraj landoj, urboj kaj lingvoj, kiuj estos utilaj por multaj jaroj ankaŭ en estoneco. Duaflanke ni volas instigi ankaŭ aliajn organizantojn de Esperantaj renkontiĝoj al uzado de Vikivojaĝo por helpi al siaj partoprenontoj. Tiel ni povas krei virtan cirklon, kiu helpos krei la plej gravajn partojn de Vikivojaĝo kaj helpos al multaj esperantistoj ;-)

Amike, --KuboF Hromoslav 19:23, 8 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Proponoj por Legindaj artikoloj

[redakti fonton]

Saluton. Lastajn tagojn akumuliĝis proponoj por Legindaj artikoloj parte pro ĝisdatigo de la listo. Tiel atendas via partopreno en la koncerna baloto Olimpiaj ludoj, Futbalo, Kastilio kaj Leono, Eiffel-Turo, Berlino, Sankt-Peterburgo, Moskvo, Pekino, Biciklo, Hundo, kaj Ĉevalo. Bonvolu viziti almenaŭ kelkajn el ili por legindigi kelkajn kun plej kolektiva partopreno ebla. Dankon.--kani (diskuto) 18:43, 13 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]

Saluton. Ĉu tio ne ekzistas en alia lingvo? Ĝi restus orfa.--kani (diskuto) 11:24, 28 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

Komputiloj de la Afrika Komisiono

[redakti fonton]

Mi neniam estas feliĉa kiam mi forigas kontribuon de alia vikipediano. En tiu okazo, mi devis preni tian decido ĉar: (1) estis 7 kontrolendaj ŝanĝoj, inter kiuj la listo de la novaj komisianoj, kaj neniu el ili videblas en la ordinara artikolo, kiu aŭtomate ne entenas kontrolendajn ŝanĝojn; (2) via kontribuo entenis plurajn problemojn, kiujn mi klarigas sube.

Do mi decidis forigi ĝin – memoru ke ĝi ne estis videbla en la ordinara paĝo sed nur en la "nereviziita" paĝo. Mi pardonpetas ke, pro manko de tempo, hieraŭ mi ne skribis tuj en via diskutpaĝo.

En via kontribuo estas, laŭ mi, tri problemoj.

1-a problemo.

Mia fonto estas la Gazetara Komuniko de UEA n-ro 967 de julio 2021, legebla interrete ĉe Gazetaraj Komunikoj de UEA - Kampanjo Hans Bakker de la Afrika Komisiono de UEA, kiu asertas ke la komisiono "bezonos" komputilojn kaj la mono ne venos de Fondaĵo Afrika, male rekte de kluboj en la kadro de specifa kampanjo honore al Hans Bakker.

Kio okazis poste?

Mi ne dubas pri via aserto ke oni aĉetis tiujn komputilojn. Fakte, tio ŝajne estas menciita en la revuo Esperanto (ne en Gazetaraj Komunikoj, nek en la revuo Esperanto Afriko). Ĉu vere, tamen, per Fondaĵo Afrika? Kaj ĉu vere de nur unu donacinto? Eblas, sed la menciita fonto, ne alirebla rete de ĉiuj legantoj, ŝajnas al mi tro malforta (mi mem ne sukcesis trovi kaj legi ĝin).

2-a problemo.

Vi kreis novan sekcion “Financo” entenanta nur la novaĵon pri tiuj 5 komputiloj (ĉirkaŭ 1000€).

La leganto povos kredi ke, dum kelkaj jardekoj de agado, la Afrika Komisiono neniam bezonis monon, krom por la aĉeto de tiuj komputiloj.

Do la sekcio Financo devas esti pli vasta. La novaĵo pri la komputiloj estas detalo meze de la plurforma agado de la komisiono.

3-a problemo.

Ne taŭgas laŭ mi mencii la nomon de la donacinto en Vikipedio.

Unue, oni devas esti certa ke li estis la ununura donacinto; due, ke li ŝatas vidi sian nomon en Vikipedio; tri, ke ne temas pri speco de reklamo.

Sed, pli grave, mi ne vidas ian enciklopedian valoron en tiu mencio.

Propono.

Malgraŭ tiuj komentoj, mi konsentas ke taŭgas aldoni sekcion pri financo en la artikolo. Do, se vi emas reverki ĝin kun pli vasta enhavo (ne nur pri unu ago) kaj kun fontoj pli facile kontroleblaj, mi estas unu el tiuj kiuj dankos vin. Rdelre (diskuto) 15:19, 25 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Mi legis vian respondon en mia diskutpaĝo kaj mi komprenas vian vidpunkton. Pri via demando: Ĉu vi konsideros la informon pli allasebla se la distingo inter la ordinara spezado kaj la eksterordinara aĉeto estos pli klara, kaj la nomo de la donacinto estos malinkludita? mia respondo estas: Jes, sendube. Rdelre (diskuto) 07:27, 27 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
Dankon pro via emo kunlabori kaj kune solvi iajn problemojn. Mi ĵus aprobis vian novan redakton pri la Afrika Komisiono de UEA. Rdelre (diskuto) 22:06, 17 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Reviziado

[redakti fonton]

La statistiko nomas entute pli ol 1800 redaktojn/redaktetojn de vi en wiki.eo, el ili 270 vere grandaj (!), dum la lasta jaro 800 kaj la lasta monato pli ol 40. Mi ie-tie rigardetis la grandajn redaktojn kaj ne vidas problemojn doni rajtojn de revizianto. Do bonvenon al la vico de reviziantoj! ThomasPusch (diskuto) 17:36, 29 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

PS: Miajn apartajn notojn pri la vere eta ĝermo Buĥluf vi vidis en ties diskutpaĝo, ĉu ne? ThomasPusch (diskuto) 17:53, 29 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
Dankon pro la rajtigo! Pri Buĥluf mi respondis kiom eblas en la koncerna diskutpaĝo. Arbarulo (diskuto) 21:03, 29 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

Burokratoj

[redakti fonton]

Saluton! Ĉu vi bonvolus partopreni en elekto de du novaj burokratoj? Taylor 49 (diskuto) 07:00, 17 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Legindaj artikoloj

[redakti fonton]

Saluton. Cele al ĝisdatigo de la paĝo Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj mi proponas al vi viziti ĝin kaj eventuale voĉdoni por iu(j) el la proponitaj artikoloj. Miaj preferataj kandidatoj estas jenaj: Kadavrogrifo, Reformacio, Registaro, Pano kaj Rejno. Sed estas ankaŭ aliaj. Oni povas elekti ene de ampleksa gamo; kelkaj atendas delonge. Dankon pro via komprenemo kaj eventuala partopreno.--kani (diskuto) 21:27, 8 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

Elekto de nova administranto

[redakti fonton]
La balailo estas simbolo de la administrantoj.

Saluton Arbarulo,
Mi ĵus kandidatigis Uzanto:Kani-n kiel administronton. Se vi havas tempon, bonvolu partopreni la elekton de la nova administranto ĉi tie: Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/Kani. En tiu paĝo, vi povas legi la kialojn de la kandidatiĝo. La kandidato jam akceptis la proponon de administrantiĝo.
Dankon kaj ĝis baldaŭ! Amike, — Super Nabla🪰 11:30, 24 jul. 2023 (UTC)[Respondi]

Vikivortaro

[redakti fonton]

Saluton kara! Mi decidis kandidatiĝi kiel administranto je Vikivortaro. Vi povas esprimi vian opinion ĉi tie: [1] RG72 (diskuto) 12:33, 15 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

RG72 jam delonge havas personan problemon pri mi tute nerilata al vikioj, kaj ripete tre agreseme atakas min: [2] neakceptebla kondutmaniero: Ĉu vi mem likvidos viajn vandalaĵojn ... Ĉu vi komprenas ke vandalismo estas punenda per forbaro?. Taylor 49 (diskuto) 00:00, 17 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Interesa diskuto

[redakti fonton]

Saluton kara! Antaŭ kelkaj tagoj komenciĝis interesa diskuto pri kies rezulto mi tre scivolas, ĉar tiaĵoj ofte okazas nun en la mondo kaj estos interese vidi, ĉu ankaŭ Esperantujo tion spertos. Via opinio estas bonvena.RG72 (diskuto) 08:52, 29 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Aero senpaga

[redakti fonton]

Saluton. Mi legis la artikolon kaj ne konante la libron mi dubas ĉu tiu estus ĝusta traduko de la titolo. Se temas pri novaj ebloj veturi al lokoj, mi dirus, ke temus pri "libera aero". Oni ne parolas pri pago aŭ ne pago de io ajn. Okaze de dubo, eblas alinomi al origina titolo; traduka titolo indus okaze de traduko aŭ almenaŭ referenco en Esperanto: recenzo, publikigo de fragmento ktp.--kani (diskuto) 09:24, 8 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

Arbara mastrumado

[redakti fonton]

Vi akuzas min pri la ŝanĝo mi faris en la artkolo arbara mastrumado sen antaŭ diskuto, sed mi nur aldonis en la teksto la kaŝitan tekston de la fonto. Nuligante mian ŝanĝon vi reaperigas denove la ^la kaŝitan tekston, kio pruvas, ke v tamen konsentas kun ĝi, do kun mi. Plie mi klarigis en unu frazo la diferencon inter arbara mastrumado kaj arbaroscienco, kiuj estas du malsamaj terminoj por du malsamaj signifoj. Ne por vi? DidCORN (diskuto) 21:20, 24 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

Vi nur komentis pri la vorto "Trimurtio" en VP:AA, sed ne voĉdonis. Tamen via komento kaj la subtena komento de Th. Pusch tute konvinkis min al voĉdono. Se vi tiom konvinke argumentas, ĉu vi ne volus voĉdoni? Aidas (diskuto) 21:05, 2 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Literosalato lastatempa

[redakti fonton]

Eble vi jam legis en aparta ĉapitro de VP:AA la hipotezon, ke la lastatempa literosalato kiu aperas ĉe ĉapitroj, ankaŭ en via paĝo ĉi-tie, estas pro tio de la programaro ŝajne ne plu toleras la signon ">" en ĉapitrotitoloj. Se oni anstaŭigas ĝin per sago dekstren (kion mi en poŝtelefono malfacile povas, sed en komputilo estas nenia problemo), tiam la tuta salato tuj estas for, ankaŭ en tiu ĉi via paĝo... Aidas (diskuto) 21:12, 2 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Legindaj artikoloj

[redakti fonton]

Saluton. Mi plibonigis novan grupon de artikoloj kandidatoj al statuso de legindaj artikoloj. Mi petas vin viziti almenaŭ kelkajn el ili, ĉu la plej allogajn al viaj plaĉoj kaj voĉdoni en la koncerna balotado. Temas pri Rabindranath Tagore, Rasismo, Abu Nuŭas, Afganio, Aidoso, Akva ciklo, Akvobaraĵo, Al-Ĥorezmi, Alzheimer-malsano, Amfibioj, Molière, kaj William Shakespeare; kiel oni vidas, gravaj artikoloj kaj tre varia temogamo. Dankon pro via kontribuo kaj pardonu pri miaj insistoj plialtigi la nombron de legindaj artikoloj.--kani (diskuto) 10:37, 27 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

Saluton. Strange nek tiu serio nek la aŭtorino aperas en la anglalingva vikio. Ĉu ankaŭ ne en alilingvaj vikioj? Laŭ interreto, la serio ŝi verkis kun David Levithan.--kani (diskuto) 23:18, 1 aŭg. 2024 (UTC)[Respondi]

Pri la aŭtoro estas ĝermo en la franca Vikipedio [3], kaj iomete pli ampleksa artikolo en la bulgara. (Ŝi subskribis verkojn per pluraj nomoj, tion mi intencas mencii poste en la artikolo.) Mi ne trovis eron por la libroserio en Vikidatumo, do supozas ke nia artikolo estas la unua.
Ŝajnas al mi ke la angla Vikipedio ne pritraktas porjunulan kaj porinfanan literaturon, eĉ anglalingvan, tiel komplete kiel multajn temojn, kaj mankas artikoloj foje nur pro hazardo. Laŭ mia impreso ĉi tiu serio estas (estis?) almenaŭ modere fama, menciiĝis multe en la anglalingva gazetaro kaj eĉ du-tri sciencaj fontoj, kvankam ĝi verŝajne ne estos memorata kiel klasika aŭ epokfara.
Cremer/Robertson kaj Levithan kunverkis libron, sed mi pensas ke ĝi ne apartenas al ĉi tiu serio. Arbarulo (diskuto) 02:16, 2 aŭg. 2024 (UTC)[Respondi]
Tial mi markis la artikolon kiel unua. Pri la aŭtoreco guglo malfermas retejojn kie oni asertas la duaŭtorecon, ekzemple ĉe [4] dum oni ne asertas tion ĉe [5]. Do indus esplori, same pri la mencio de ambaŭ familinomoj, nome Cremer. Eble pro geedziĝo.--kani (diskuto) 08:55, 2 aŭg. 2024 (UTC)[Respondi]
Ŝajne la profilo ĉe InkWell Management havas senintencan ambiguaĵon. La subfrazo which she co-wrote with David Levithan priskribas nur Invisibility, ne the Nightshade series. Se vi volas certiĝi pri tio, vi povas konsulti la kovrilojn de la libroj en la sama paĝo, kaj la ligitajn librajn paĝojn ĉe la sama retejo kaj retaj butikoj. En miaj paperaj ekzempleroj de la serio Nightshade, Levithan estas menciita nur kiel amika kolego en la dankesprimoj. Arbarulo (diskuto) 14:30, 2 aŭg. 2024 (UTC)[Respondi]

Saluton kaj gratulon pro tiu interesa artikolo kaj forta laboro krei apartan artikolon. Mi iom serĉis por trovi ligeblan artikolon alilingvan por eviti la neatingeblon, sed sensukcese. Mi trovis nur ĉapitron La oposición campo-ciudad en la hispanlingva Éxodo rural. Eble ni povus krei ligeblan artikolon en hispana, tradukante el via artikolo, sed tie ili estas malpretaj akcepti izolajn artikolojn; nur se ni povis havi tian artikolon ankaŭ en alia lingvo, ĉu franca, angla ktp. Sed por tio mi ne kompetentas.--kani (diskuto) 17:53, 13 aŭg. 2024 (UTC)[Respondi]

Saluton. Mi ĝojas ke la artikolo plaĉas al vi. Mi ne trovis artikolon pri ĉi tiu temo en la lingvoj kiujn mi scias legi (angla, hispana, germana, franca). En la angla mi trovis artikolon pri unu subtemo ("Urban-rural political divide"). La informoj pri aliaj subtemoj estas disĵetitaj en multaj partoj de la Wikipedia.
Mi malĝojas pri la sinteno de la hispanlingva vikipedio, kiun vi raportas. (Ĉu la ideo esti pioniroj tiel malplaĉas?) Laŭ miaj spekulativoj, la problemo por ĉi tiu temo estas jena. Estas multegaj esploroj pri la temo, sed ne tiom da dialogo inter fakoj, eble eĉ ene de fakoj, kaj ne estas klare ĉu unuopaj esploristoj konscias ke alifakuloj esploras la saman temon. Do mankas grandaskalaj sintezoj kaj vikipediistoj povas racie dubi, kiel oni plej taŭge dividu la informojn inter artikoloj.
La artikoloj kiujn mi trovis per serĉoj en Guglo kaj en la Vikipedia Biblioteko ŝajnas aparteni al tri grandaj grupoj: unuflanke sociologiaj-politikaj esploroj, aliflanke prisanaj esploroj (mi ankoraŭ ne komencis la koncernajn sekciojn de ĉi tiu artikolo), kaj trie ekonomiaj esploroj, kiuj foje referencas al unu el la du aliaj grupoj sed plejparte restas aparte. Mi elektis preni la variablon "urbaneco/kamparaneco" kiel temon, kaj meti en unu artikolon ĉiun esploron pri korelacioj inter tio kaj aliaj variabloj. Sed se vi antaŭvidas kontraŭstaron al tia artikolo en la hispanlingva vikipedio, eble artikolo nur pri unu el tiuj temgrupoj, aŭ unu aparta fako (kiel en la angla "Urban-rural political divide"), havus pli da ŝanco.
Krome estas naciaj dividoj. Pri la sociologia flanko mi trovis multege da esploroj faritaj en Usono pri Usono, sed ne multajn aliajn. Kiam mi guglis "urbano-rurales" mi trovis multe pli pri konektoj, interagoj, limregionoj ktp. ol por "urban-rural" en la angla, kaj neniun uzeblan fonton pri malsamecoj. Tio mem estas interesa! Dankon por la mencio de la artikolo "Éxodo rural", kaj se vi hazarde trovos aliajn hispanlingvajn fontojn pri la temo mi certe dankos. Arbarulo (diskuto) 20:35, 13 aŭg. 2024 (UTC)[Respondi]
{{bottomLinkPreText}} {{bottomLinkText}}
Uzanto-Diskuto:Arbarulo
Listen to this article

This browser is not supported by Wikiwand :(
Wikiwand requires a browser with modern capabilities in order to provide you with the best reading experience.
Please download and use one of the following browsers:

This article was just edited, click to reload
This article has been deleted on Wikipedia (Why?)

Back to homepage

Please click Add in the dialog above
Please click Allow in the top-left corner,
then click Install Now in the dialog
Please click Open in the download dialog,
then click Install
Please click the "Downloads" icon in the Safari toolbar, open the first download in the list,
then click Install
{{::$root.activation.text}}

Install Wikiwand

Install on Chrome Install on Firefox
Don't forget to rate us

Tell your friends about Wikiwand!

Gmail Facebook Twitter Link

Enjoying Wikiwand?

Tell your friends and spread the love:
Share on Gmail Share on Facebook Share on Twitter Share on Buffer

Our magic isn't perfect

You can help our automatic cover photo selection by reporting an unsuitable photo.

This photo is visually disturbing This photo is not a good choice

Thank you for helping!


Your input will affect cover photo selection, along with input from other users.

X

Get ready for Wikiwand 2.0 🎉! the new version arrives on September 1st! Don't want to wait?