For faster navigation, this Iframe is preloading the Wikiwand page for Unterlangenegg.

Unterlangenegg

Unterlangenegg
Blazono de Unterlangenegg
Blazono de Unterlangenegg
Blazono de Unterlangenegg
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Thun
Malnova distrikto ĝis 2009 Thun
Koordinatoj  46° 47′ 49″ N 7° 42′ 36″ O / 46.79694 °N, 7.71000 °O / 46.79694; 7.71000 (mapo)Koordinatoj: 46° 47′ 49″ N 7° 42′ 36″ O / 46.79694 °N, 7.71000 °O / 46.79694; 7.71000 (mapo)

Map

Areo 6,81 km²
Alteco 831 m super marnivelo
Poŝtkodo 3614
Komunumkodo 0945
Mapo de Unterlangenegg
Mapo de Unterlangenegg
Mapo de Unterlangenegg
vdr

Unterlangenegg estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Thun kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Thun en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 896 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Unterlangenegg situas en la Svisaj Antaŭalpoj en Berna Oberlando, proksimume 10 kilometrojn nordoriente de la urbo Thun, inter la riveroj Rotachen en nordo kaj Zulg en sudo. Unterlangenegg ne havas veran centron sed konsistas el diversaj malgranda vilaĝoj kaj setlejoj. La plej granda estas Schwarzenegg (sur alteco de 920 m s.m. tute en okcidente de la komunumo, ĝia okcidenta parto apartenas al Oberlangenegg), krome al la komunumo apartenas Kreuzweg (sur alteo ce 828 m s.m.), Hinterzäunen (sur alteco de 845 m s.m.), Aebnit (sur alteco de 858 m s.m.), Brügettlisgraben (sur alteco de 869 m s.m.) kaj Ried (sur alteco de 870 m s.m.). Al la komunumo apartenas ankaŭ multnombraj domgrupoj kaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,81 km², de kiuj 19,7% estas kovritaj de arbaro, 70,6% servas por agrikulturo kaj 8,7% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

[redakti | redakti fonton]

La komunumo Unterlagenegg limas en nordo al Buchholterberg, en nordoriento al Wachseldorn, en oriento al Oberlangenegg, en sudo al la frakcio Buchen de la komunumo Horrenbach-Buchen, en sudokcidento al Homberg, kaj en okcidento al Fahrni.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 229.4 de Escholzmatt trans la montpasejo Schallenberg al Thun. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A6 situas proksimume 10 kilometrojn okicidente de la komunumo norde de Thum sur la teritorio de la komunumo Heimberg. Per la buslinioj 42 de la transportentrepreno Thun-Interlaken de Thun al Heimenschwand kaj 41 de Thun tra Innereriz al Säge la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

La unua dokumenta mencio de la regiono de Unter- kaj Oberlangenegg aperis sub la nomo Schwarzenegg unuan fojon en la jaro 1274.[3] La nomo Langenegg estis menciita unuan fojon en la jaro 1308 kiel Langonegga. Dum mezepoko Unterlangenegg apartenis al la kiburga Senjorujo Heimberg, kun kiu ĝi en la jaro 1384 fariĝis havaĵo de la urbo Berno kaj estis atribuita al la libera tribunalo de Steffisburg. Post la fino de la Helveta Respubliko Unterlangenegg estis atribuita al la distrikto Thun. En la jaro 2010 la antaŭa distrikto Thun estis integrita al la nova samnoma administra distrikto.[4]

Famaj personecoj

[redakti | redakti fonton]

En Unterlangenegg naskiĝis la 24-an de novembro 1811 Ulrich Ochsenbein, membro de la unua Ferderacia Konsilio de Svislando.

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]


{{bottomLinkPreText}} {{bottomLinkText}}
Unterlangenegg
Listen to this article

This browser is not supported by Wikiwand :(
Wikiwand requires a browser with modern capabilities in order to provide you with the best reading experience.
Please download and use one of the following browsers:

This article was just edited, click to reload
This article has been deleted on Wikipedia (Why?)

Back to homepage

Please click Add in the dialog above
Please click Allow in the top-left corner,
then click Install Now in the dialog
Please click Open in the download dialog,
then click Install
Please click the "Downloads" icon in the Safari toolbar, open the first download in the list,
then click Install
{{::$root.activation.text}}

Install Wikiwand

Install on Chrome Install on Firefox
Don't forget to rate us

Tell your friends about Wikiwand!

Gmail Facebook Twitter Link

Enjoying Wikiwand?

Tell your friends and spread the love:
Share on Gmail Share on Facebook Share on Twitter Share on Buffer

Our magic isn't perfect

You can help our automatic cover photo selection by reporting an unsuitable photo.

This photo is visually disturbing This photo is not a good choice

Thank you for helping!


Your input will affect cover photo selection, along with input from other users.

X

Get ready for Wikiwand 2.0 🎉! the new version arrives on September 1st! Don't want to wait?