For faster navigation, this Iframe is preloading the Wikiwand page for Unterentfelden.

Unterentfelden

Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Unterentfelden Oberdorf (stacidomo) kaj Unterentfelden Post (stacidomo).
Unterentfelden
Blazono de Unterentfelden
Preĝejo de Unterentfelden
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Araŭo
Koordinatoj  47° 23′ 0″ N 8° 2′ 30″ O / 47.38333 °N, 8.04167 °O / 47.38333; 8.04167 (mapo)Koordinatoj: 47° 23′ 0″ N 8° 2′ 30″ O / 47.38333 °N, 8.04167 °O / 47.38333; 8.04167 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj 3768
Areo 2,87 km²
Alteco 417 m super marnivelo
Poŝtkodo 5035
Komunumkodo 4013
Mapo de Unterentfelden
vdr

Unterentfelden estas komunumo en la distrikto Araŭo de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 3768 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio

[redakti | redakti fonton]
Tombejo Unterentfelden

Unterentfelden situas sudokcidente de la kantona ĉefurbo Araŭo ĉe la alfluejo de la rivero Uerke al Suro. La komunumo kunkreskis kun la najbara komunumo Oberentfelden kaj kun Araŭo, al kies aglomeraĵo ĝi apartenas.

Najbaraj komunumoj

[redakti | redakti fonton]

La komunumo Unterentfelden limas en nordo al Araŭo, en oriento al Suhr, en sudo al Oberentfelden, kaj en okcidento al Schönenwerd kaj Eppenberg-Wöschnau (ambaŭ en Kantono Soloturno).

La komunumo Unterentfelden situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Lencburgo al Zofingo kaj pasas tra la komunumo ankaŭ la Suhrentalbahn [Surovalo-Fervojo], tio estas etŝpura tramfervojo de Araŭo al Schöftland.

Tra Unterentfelden pasas la kantona ĉefvojo 24 de Araŭo al Sursee. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 esta Araŭo-Okcidento en distanco de proksimume 2 kilometroj.

La unua dokumenta mencio de Entfelden datiĝas el la jaro 965 kiel Endiveld, kiam la imperiestro Oto la granda donacis la bienon al la Monaĥejo Disentis. En la jaro 1306 la monaĥoj de Disentis vendis la suban parton de la bieno al la Monaĥejo Beromünster. La jurisdikcio pri Unterentfelden en tiu epoko apartenis al la Habsburgoj. La malalta jurisdikcio pri Unterentfelden en la jaro 1312 transiris al la araŭa civitano Ulrich Truttmann. En la jaro 1576 Araŭo cedis la jurisdikcion pri Unterentfelden al Berno, kiu jam ekde la konkero fare de la Svisa Ĵurkomunumo en la jaro 1415 estis la mastroj en Argovio. Post la Helveta Revolucio en la jaro 1798 Argovio estis liberigita de la berna servuteco kaj Unterentfelden fariĝis komunumo en la distrikto Araŭo de la nove fondita Kantono Argovio.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]


{{bottomLinkPreText}} {{bottomLinkText}}
Unterentfelden
Listen to this article

This browser is not supported by Wikiwand :(
Wikiwand requires a browser with modern capabilities in order to provide you with the best reading experience.
Please download and use one of the following browsers:

This article was just edited, click to reload
This article has been deleted on Wikipedia (Why?)

Back to homepage

Please click Add in the dialog above
Please click Allow in the top-left corner,
then click Install Now in the dialog
Please click Open in the download dialog,
then click Install
Please click the "Downloads" icon in the Safari toolbar, open the first download in the list,
then click Install
{{::$root.activation.text}}

Install Wikiwand

Install on Chrome Install on Firefox
Don't forget to rate us

Tell your friends about Wikiwand!

Gmail Facebook Twitter Link

Enjoying Wikiwand?

Tell your friends and spread the love:
Share on Gmail Share on Facebook Share on Twitter Share on Buffer

Our magic isn't perfect

You can help our automatic cover photo selection by reporting an unsuitable photo.

This photo is visually disturbing This photo is not a good choice

Thank you for helping!


Your input will affect cover photo selection, along with input from other users.

X

Get ready for Wikiwand 2.0 🎉! the new version arrives on September 1st! Don't want to wait?