For faster navigation, this Iframe is preloading the Wikiwand page for Kolibro.

Kolibro

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kolibro
Iuj el la kolibroj de Trinidado kaj Tobago
Iuj el la kolibroj de Trinidado kaj Tobago
Diversaj kolibroj en Kunstformen der Natur de Ernst Haeckel, 1904
Diversaj kolibroj en Kunstformen der Natur de Ernst Haeckel, 1904
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Apodoformaj Apodiformes
Familio: Trokiledoj Trochilidae
Vigors, 1825
Subfamilioj

Phaethornithinae
Trochilinae

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Kolibroj estas tre malgrandaj birdoj de la familio Trokiledoj kiuj povas ŝvebi en la aero per rapida movado de la flugiloj.

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

Ili povas svingi la flugilojn po 15-80 fojojn por sekundo (variante laŭ la grandeco de la birdo) kaj estas la solaj birdoj kiuj povas intence flugi malantaŭen. La rapida svingado de la flugiloj kreas zum-sonon. Ili povas atingi rapidon de 50 m por sekundo.[1] Tiu flugmaniero respondas al tre partikulara fiziologio de kolibroj: ties normala temperaturo estas de 43 °C kaj ties koro batas 615 fojojn por minuto.[2]

Kolibroj allogiĝas al floroj, speciale al ruĝaj floroj. Ili manĝas la nektaron de tiuj floroj per longaj, maldikaj bekoj, kaj ili estas gravaj polenantoj. Kiam ili faras tion, ne staras sur petaloj kiel faras abelojn aŭ papiliojn, sed restas enaere kaj nur metas en la floron sian bekon.[2] La plejmulto da specioj da kolibroj ankaŭ manĝas insektojn.

Tiuj nearktisaj kaj neotropisaj birdetoj ofte posedas brilajn, lumajn plumojn. La viroj estas brilkoloraj kaj la inoj malpli brilaj.

La ovoj de kolibroj estas la plej malgrandaj birdovoj en la mondo. Oni ĉirkaŭkalkulas, ke 3,000 kolibraj ovoj egalas al unu de struto.[2]

Konservado kaj populacioj

[redakti | redakti fonton]

La graveco de kolibroj kiel polenigantoj estas kroma tialo por klopodi ilian konservadon. La ĝeneralaj minacoj (poluado, habitatoperdo ktp) endanĝerigis kelkajn speciojn. Pro tio el diversaj institucioj oni iniciatis kampanjojn por helpi la kolibrokonservadon, por ekzemplo en ĝardeneto de Iztapalapa, sude de Meksikurbo, nome en la "Instituto de Enseñanza Media Superior" de la Universidad Nacional Autónoma de México (UNAM) ekde 2016. La iniciato estis imitita kaj nun estas aliaj kolibrejoj en la areo. Tio grave necesas ĉar nue en Meksiko estas troveblaj 58 kolibrospecioj kiuj helpas al polenigado de pli ol 1300 plantospecioj.[3]

Genroj kaj specioj de la Trokiledoj

[redakti | redakti fonton]
  • Topaza, 2 specioj, Sud-Ameriko
  • Florisuga, 2 specioj, Mez- kaj Sud-Ameriko
  • Eutoxeres, 2 specioj, Mez- kaj Sud-Ameriko
  • Ramphodon, 1 specio, Sud-Ameriko
  • Glaucis, 3 specioj, Mez- kaj Sud-Ameriko
  • Threnetes, 3 specioj, Mez- kaj Sud-Ameriko
  • Anopetia, 1 specio, Sud-Ameriko
  • Phaethornis, 27 specioj, Mez- kaj Sud-Ameriko
  • Doryfera, 2 specioj, Mez- kaj Sud-Ameriko
  • Schistes, 2 specioj, Sud-Ameriko
  • Augastes, 2 specioj, Sud-Ameriko
  • Colibri, 5 specioj, Mez- kaj Sud-Ameriko
  • Androdon, 1 specio, Mez- kaj Sud-Ameriko
  • Heliactin, 1 specio, Sud-Ameriko
  • Heliothryx, 2 specioj, Mez- kaj Sud-Ameriko
  • Polytmus, 3 specioj, Sud-Ameriko
  • Avocettula, 1 specio, Sud-Ameriko
  • Chrysolampis, 1 specio, Mez- kaj Sud-Ameriko
  • Anthracothorax, 8 specioj, Karibio, Mez- kaj Sud-Ameriko
  • Eulampis, 2 specioj, Karibio
  • Heliangelus, 9 specioj, Sud-Ameriko
  • Sephanoides, 2 specioj, Sud-Ameriko
  • Discosura, 5 specioj, Mez- kaj Sud-Ameriko
  • Lophornis, 11 specioj, Mez- kaj Sud-Ameriko
  • Phlogophilus, 2 specioj, Sud-Ameriko
  • Adelomyia, 1 specio, Sud-Ameriko
  • Aglaiocercus, 2 specioj, Sud-Ameriko
  • Sappho, 1 specio, Sud-Ameriko
  • Polyonymus, 1 specio, Sud-Ameriko
  • Taphrolesbia, 1 specio, Sud-Ameriko
  • Oreotroĥiloj, Oreotrochilus, 7 specioj, Sud-Ameriko
  • Opisthoprora, 1 specio, Sud-Ameriko
  • Lesbia, 2 specioj, Sud-Ameriko
  • Ramphomicron, 2 specioj, Sud-Ameriko
  • Oreonympha, 1 specio, Sud-Ameriko (Peruo)
  • Oxypogon, 4 specioj, Sud-Ameriko
  • Chalcostigma, 5 specioj, Sud-Ameriko
  • Metallura, 9 specioj, Sud-Ameriko
  • Haplophaedia, 3 specioj, Sud-Ameriko
  • Eriocnemis, 11 specioj, Sud-Ameriko
  • Loddigesia, 1 specio, Sud-Ameriko (Peruo)
  • Aglaeactis, 4 specioj, Sud-Ameriko
  • Coeligena, 11 specioj, Sud-Ameriko
  • Lafresnaya, 1 specio, Sud-Ameriko
  • Ensifera, 1 specio, Sud-Ameriko
  • Pterophanes, 1 specio, Sud-Ameriko
  • Boissonneaua, 3 specioj, Sud-Ameriko
  • Ocreatus, 3 specioj, Sud-Ameriko
  • Urochroa, 2 specioj, Sud-Ameriko
  • Urosticte, 2 specioj, Sud-Ameriko
  • Heliodoxa, 10 specioj, Mez- kaj Sud-Ameriko
  • Patagona, 1 specio, Sud-Ameriko
  • Sternoclyta, 1 specio, Sud-Ameriko
  • Hylonympha, 1 specio, Sud-Ameriko
  • Eugenes, 2 specioj, Nord- kay Mez-Ameriko:
    • Purpurverta kolibro (Eugenes fulgens)
    • Eugenes spectabilis
  • Panterpa, 1 specio, Mez-Ameriko
  • Heliomaster, 4 specioj, Mez- kaj Sud-Ameriko
  • Lampornis, 8 specioj, Nord- kay Mez-Ameriko, inter kio:
    • Blugorĝa montjuvelo (Lampornis clemenciae)
  • Lamprolaima, 1 specio, Mez-Ameriko
  • Calliphlox, 1 specio, Sud-Ameriko
  • Myrtis, 1 specio, Sud-Ameriko
  • Rhodopis, 1 specio, Sud-Ameriko
  • Myrmia, 1 specio, Sud-Ameriko
  • Thaumastura, 1 specio, Sud-Ameriko
  • Philodice, 2 specioj, Mez- kaj Sud-Ameriko
  • Eulidia, 1 specio, Sud-Ameriko
  • Microstilbon, 1 specio, Sud-Ameriko
  • Chaetocercus, 6 specioj, Sud-Ameriko
  • Tilmatura, 1 specio, Mez-Ameriko
  • Doricha, 2 specioj, Mez-Ameriko
  • Calothorax, 2 specioj, Nord- kaj Mez-Ameriko:
    • Lucifera kolibro (Calothorax lucifer)
    • Calothorax pulcher
  • Archilochus, 2 specioj, Nord-Ameriko:
    • Nigragorĝa kolibro (Archilochus alexandri)
    • Rubengorĝa kolibro (Archilochus colubris)
  • Mellisuga, 2 specioj, Karibio
  • Nesophlox, 2 specioj, Karibio:
    • Bahama kolibro (Nesophlox evelynae)
    • Inagua kolibro (Nesophlox lyrura)
  • Calypte, 2 specioj, Nord- kaj Mez-Ameriko:
  • Selasphorus, 9 specioj, Nord- kaj Mez-Ameriko:
    • Kaliopa kolibro, (Selasphorus calliopeStellula calliope)
    • Ruĝeca kolibro (Selasphorus rufus)
    • Kalifornia kolibro (Selasphorus sasin)
    • Larĝvosta kolibro (Selasphorus platycercus)
    • Burda kolibro (Selasphorus heloisa)
    • Selasphorus ellioti
    • Selasphorus flammula
    • Selasphorus scintilla
    • Selasphorus ardens
  • Phaeoptila, 1 specio, Mez-Ameriko
  • Riccordia, 4 specioj, Karibio
  • Cynanthus, 6 specioj, Nord- kaj Mez-Ameriko, inter kio:
    • Larĝbeka kolibro (Cynanthus latirostris)
  • Chlorostilbon, 10 specioj, Mez- kaj Sud-Ameriko
  • Basilinna, 2 specioj, Mez-Ameriko:
    • Blankorela kolibro (Basilinna leucotis)
    • Basilinna xantusii
  • Pampa, 3 specioj, Mez-Ameriko
  • Abeillia, 1 specio, Mez-Ameriko
  • Klais, 1 specio, Mez- kaj Sud-Ameriko
  • Orthorhyncus, 1 specio, Karibio
  • Anthocephala, 2 specioj, Sud-Ameriko
  • Stephanoxis, 2 specioj, Sud-Ameriko
  • Campylopterus, 10 specioj, Mez- kaj Sud-Ameriko
  • Chalybura, 2 specioj, Mez- kaj Sud-Ameriko
  • Thalurania, 4 specioj, Mez- kaj Sud-Ameriko
  • Microchera, 3 specioj, Mez-Ameriko
  • Goldmania, 2 specioj, Mez- kaj Sud-Ameriko
  • Eupherusa, 5 specioj, Mez-Ameriko
  • Phaeochroa, 1 specio, Mez- kay Sud-Ameriko
  • Leucippus, 1 specio, Sud-Ameriko
  • Thaumasius, 2 specioj, Sud-Ameriko
  • Taphrospilus, 1 specio, Sud-Ameriko
  • Eupetomena, 2 specioj, Sud-Ameriko
  • Talaphorus, 1 specio, Sud-Ameriko
  • Trochilus, 2 specioj, Karibio (Jamajko)
  • Ramosomyia, 3 specioj, Nord- kaj Mez-Ameriko:
    • Violkrona kolibro (Ramosomyia violiceps)
    • Ramosomyia viridifrons
    • Ramosomyia wagneri
  • Saucerottia, 10 specioj, Mez- kaj Sud-Ameriko
  • Amazilia, 6 specioj, Mez- kaj Sud-Ameriko, inter kio:
    • Jukatana kolibro (Amazilia yucatanensis)
  • Amazilis, 1 specio, Sud-Ameriko
  • Uranomitra, 1 specio, Sud-Ameriko
  • Chrysuronia, 9 specioj, Mez- kaj Sud-Ameriko
  • Leucochloris, 1 specio, Sud-Ameriko
  • Chionomesa, 2 specioj, Sud-Ameriko
  • Hylocharis, 1 specio, Sud-Ameriko
  • Elliotomyia, 2 specioj, Sud-Ameriko
  • Polyerata, 3 specioj, Mez- kaj Sud-Ameriko
  • Chlorestes, 5 specioj, Mez- kaj Sud-Ameriko

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Ĉen Ŝjaŭji, Aventuro de Ĉasisteto dum Ekspediciado, Ĉina Esperanto-Eldonejo, Pekino, 1988. Esperantigis Hŭang Fengĝu; ilustris Hu Hŭanĵan. paĝo 48. Temas ne pri scienca verko, sed pri populariga, ĉiukaze uzebla kaj citebla.
  2. 2,0 2,1 2,2 Ĉen Ŝjaŭji, 1988. paĝo 49.
  3. Teresa de Miguel, Objetivo, recuperar el colibrí y su polinización, El País, Madrido, Meksiko, 8a de januaro 2020 - 00:15 CET. Alirita la 8a de januaro 2020.
{{bottomLinkPreText}} {{bottomLinkText}}
Kolibro
Listen to this article

This browser is not supported by Wikiwand :(
Wikiwand requires a browser with modern capabilities in order to provide you with the best reading experience.
Please download and use one of the following browsers:

This article was just edited, click to reload
This article has been deleted on Wikipedia (Why?)

Back to homepage

Please click Add in the dialog above
Please click Allow in the top-left corner,
then click Install Now in the dialog
Please click Open in the download dialog,
then click Install
Please click the "Downloads" icon in the Safari toolbar, open the first download in the list,
then click Install
{{::$root.activation.text}}

Install Wikiwand

Install on Chrome Install on Firefox
Don't forget to rate us

Tell your friends about Wikiwand!

Gmail Facebook Twitter Link

Enjoying Wikiwand?

Tell your friends and spread the love:
Share on Gmail Share on Facebook Share on Twitter Share on Buffer

Our magic isn't perfect

You can help our automatic cover photo selection by reporting an unsuitable photo.

This photo is visually disturbing This photo is not a good choice

Thank you for helping!


Your input will affect cover photo selection, along with input from other users.

X

Get ready for Wikiwand 2.0 🎉! the new version arrives on September 1st! Don't want to wait?