For faster navigation, this Iframe is preloading the Wikiwand page for Digrafo.

Digrafo

Digrafodigramo[1] estas kunigo de du al pli literoj por reprezenti unu nuran fonemon. En naturaj lingvoj digrafo estas tre oftaj. Ekzemple, por reprezenti la sonon ĉ estas la angla kaj hispana ch, la franca kaj portugala tch, la germana tsch, kaj anstataŭ ŝ estas digrafo angla sh, franca kaj portugala ch, kaj germana sch, do ne aparte prononcataj s kaj h, nek s, c, kaj h, sed prononcata kiel la Esperanta /ŝ/.

Plej ofte, digrafoj reprezentas konsonantojn, sed foje vokaloj estas reprezentataj de digrafoj, kiel ou (/u/) en la franca lingvoie (/i/) en la germana. Simile, ee, en la angla, estas prononcata kiel Esperanta /i/.

Lingvoj uzas digramojn aŭ diakritajn signojn, kiam ili uzas alfabeton, kiu origine estis uzata de lingvo, kiu ne konas tiajn sonojn. Ekzemplo estas Esperanto uzante la latinan alfabeton, kiu ne konas la literojn ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ kaj ŭ. Ankaŭ vidu artikolon Esperanta alfabeto.

Ekzemploj de digrafoj en kelkaj lingvoj

[redakti | redakti fonton]
  • Angla:
    • ch = ofte [tʃ], foje [ʃ] aŭ [k]
    • ck = [k]
    • ea, ie, ei = ofte [i]
    • ee = ofte [i]
    • gh = ofte [g], foje [f] aŭ [0], ĉefe en fino de vortoj
    • kn = [n] en komenco de vortoj
    • ll = [l]
    • ng = [ŋ]
    • oo = [u]
    • ph = [f]
    • sh = [ʃ]
    • th = ĝenerale [θ], ofte [ð]
    • ue = [u]
    • wh = [ʍ]
  • Bretona:
    • ch = [ʃ]
    • eu = [œ] aŭ [ø]
    • gn = [ɲ]
    • ilh = [ʎ]
    • ou = [u] aŭ [w]
  • Franca:
    • ai, ei = [ɛ]
    • an = [ɑ̃]
    • au = [o]
    • ch = ofte [ʃ], foje [k]
    • en = [ɑ̃] aŭ [ɛ̃]
    • eu, œu = [œ] aŭ [ø]
    • gn = [ɲ]
    • in, ain, ein = [ɛ̃]
    • ll = ofte [j] post i, foje [l]
    • oi, oe = [wa]
    • oin = [wɛ̃]
    • on = [õ]
    • ou = [u] aŭ [w]
    • ph = [f]
    • qu = [k]
    • ss = [s]
    • un = [œ̃]
  • Nova greka:
    • αι (ai) = [ɛ]
    • ει (ei) = [i]
    • γκ (gk) = [g]
    • μπ (mp) = [b]
    • ντ (nt) = [d]
    • οι (oi) = [i]
    • ου (ou) = [u]
  • Hispana:
    • ch = ĉ [ʧ]
    • gu = [g]
    • ll = [j]
    • qu = [k]
    • rr = [r] forta kaj vibranta ro, nur uzata inter du vokaloj

Anstataŭa skribmaniero

[redakti | redakti fonton]

Laŭ la Fundamento de Esperanto kelkaj diakritaj literoj, konataj ankaŭ kiel ĉapelitaj literoj, povas esti anstataŭigataj pro teknikaj malfaciloj per digramoj uzantaj la literon "h". Nun estas multe pli populare en komputilaj rondoj uzi anstataŭe la literon "x" (la Akademio de Esperanto en sia informilo de 2007-01-21 deklaris, ke skribsistemon uzatan nur pro teknikaj restriktoj oni ne rigardu kiel kontraŭ-Fundamentan). Tiuj ĉi sistemoj nomiĝas H-sistemo kaj X-sistemo respektive.

Ĉapelita litero H-sistema litero X-sistema litero
ĉ ch cx
ĝ gh gx
ĥ hh hx
ĵ jh jx
ŝ sh sx
ŭ u ux

Laŭ la h-konvencio, nur ŭ senkompense perdas sian diakritan signon.

Piednotoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Digramo troviĝas en PIV, kio laŭ la intervikioj estas francismo. Digrafo (aŭ digraph/) ŝajnas multe pli internacia[laŭ kiu?], kaj renkontas multe pli da trafoj per Google.
{{bottomLinkPreText}} {{bottomLinkText}}
Digrafo
Listen to this article

This browser is not supported by Wikiwand :(
Wikiwand requires a browser with modern capabilities in order to provide you with the best reading experience.
Please download and use one of the following browsers:

This article was just edited, click to reload
This article has been deleted on Wikipedia (Why?)

Back to homepage

Please click Add in the dialog above
Please click Allow in the top-left corner,
then click Install Now in the dialog
Please click Open in the download dialog,
then click Install
Please click the "Downloads" icon in the Safari toolbar, open the first download in the list,
then click Install
{{::$root.activation.text}}

Install Wikiwand

Install on Chrome Install on Firefox
Don't forget to rate us

Tell your friends about Wikiwand!

Gmail Facebook Twitter Link

Enjoying Wikiwand?

Tell your friends and spread the love:
Share on Gmail Share on Facebook Share on Twitter Share on Buffer

Our magic isn't perfect

You can help our automatic cover photo selection by reporting an unsuitable photo.

This photo is visually disturbing This photo is not a good choice

Thank you for helping!


Your input will affect cover photo selection, along with input from other users.

X

Get ready for Wikiwand 2.0 🎉! the new version arrives on September 1st! Don't want to wait?