For faster navigation, this Iframe is preloading the Wikiwand page for Tenoro.

Tenoro

voĉaj registroj
virinaj voĉoj viraj voĉoj
Voĉa gamo de korusa soprano
Soprano (S)
Voĉa gamo de korusa tenoro
Tenoro (T)
Voĉa gamo de korusa mezosoprano
Mezosoprano
Voĉa gamo de korusa baritono
Baritono
Voĉa gamo de korusa aldo
Aldo (A)
Voĉa gamo de korusa baso
Baso (B)
v • d • r

Tenoro (de la Latina vorto tenere „teni“) oni nomas la altan viran kanto-registron, kaj ankaŭ kantistojn de tiu kantoregistro.[noto 1] La nomo formiĝis pro la komenca plurvoĉeco, kiam oni nomis la voĉon tenantan la Cantus firmus (kanto firma) tenor, dum kiam la ĉirkaŭludantaj voĉoj nomiĝis contratenor (kontratenoro) .

La sonamplekso de la tenorvoĉo etendiĝas ekde c ĝis a’ – la kvazaŭ proverba alta C situas eĉ malgrandan tercion supere.

La notacio normale montras la notojn laŭ la violona klefo kun malsupren metita malgranda „8“, kiu indikas la oktavigon malsupren.

La voĉregistron de tenoristo oni povas subdividi en jenajn voĉfakojn laŭ sia kvalito, amplekso, volumeno kaj respekte al la kantaj kaj dramaj postuloj:

  • tenore di grazia aŭ leĝera tenoro: La voĉo estas svelta, leĝera kaj movema. Tipaj roloj: pasionoj (Bach) – evangeliisto, Barbiere di Siviglia (Rossini) – grafo, La Cenerentola (Rossini) – Don Ramiro, Rigoletto (Verdi) – Duca di Mantova
  • lirika tenoro: mola, leĝera kaj movema voĉo; tipaj roloj: Zauberflöte (Mozart) – Tamino, Entführung aus dem Serail (Mozart) – Belmonte
  • (bufontenoro): karakterizema kaj movema voĉo, kantisto lerte rolas. Tipaj roloj: Entführung aus dem Serail (Mozart) – Pedrillo, Zauberflöte (Mozart) – Monostatos)
  • karaktertenoro: speciala karakterizkapablo, t.n. interfako. Tipaj roloj: Siegfried (Wagner) - Mime, Rheingold (Wagner) - Mime kaj Loge)
  • junula herotenoro: metale sona voĉo, foje lirika, foje drameca. Tipaj roloj: Fidelio (Beethoven) – Florestan, Der Freischütz (Weber) – Max
  • Tenore spinto (de la ital. "spingere" - puŝi): itala malo al junula herotenoro: mola voĉsono, movemo de la voĉo kaj brila alteco. Tipaj roloj: Aida (Verdi) – Radames; Il Trovatore (Verdi) – Manrico; La Bohème (Puccini) – Rodolfo, Tosca (Puccini) – Cavaradossi, I Pagliacci (Leoncavallo) – Canio
  • herotenoro: peza kaj volumena voĉo kun forta meza kaj malalta registroj, ofte kun baritona nuanco. Tipaj roloj: Tristan und Isolde (Wagner) – Tristan, Tannhäuser (Wagner) – Tannhäuser, Siegfried (Wagner) – Siegfried, Otello (Verdi) – Otello

La subdivido de la tenorvoĉo en fakoj ne estas strikta, ĝi nur estas rezulto el la operpraktikaj postuloj por asigni al la kantistoj la konvenajn rolojn.

Tamen apenaŭ ekzistas kantistoj kiuj dum la tuta kariero nur kantis partiojn el ununura fako. Ekz. Fritz Wunderlich laŭdevene estis lirika tenoro, sed fine de sia vivo li regis la fakojn tenore lirico spinto kaj eĉ de la junula herotenoro. Plácido Domingo, principe tenore spinto, dum sia longa kariero ankaŭ kantis partiojn el ĉiuj aliaj kategorioj – ekde Nemorino (Liebestrank, tenore di grazia) trans Don Ottavio (Don Giovanni, lirika tenoro), Max (Freischütz) kaj Lohengrin (junula herotenoro) ĝis Parsifal kaj Tannhäuser (herotenoro).

  1. Vidu ekzemple la citaĵon "singardaj ... kantistoj evitas ... trinkojn alkoholajn, precipe la tenoroj" en la Fundamenta Krestomatio de L. L. Zamenhof.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
{{bottomLinkPreText}} {{bottomLinkText}}
Tenoro
Listen to this article

This browser is not supported by Wikiwand :(
Wikiwand requires a browser with modern capabilities in order to provide you with the best reading experience.
Please download and use one of the following browsers:

This article was just edited, click to reload
This article has been deleted on Wikipedia (Why?)

Back to homepage

Please click Add in the dialog above
Please click Allow in the top-left corner,
then click Install Now in the dialog
Please click Open in the download dialog,
then click Install
Please click the "Downloads" icon in the Safari toolbar, open the first download in the list,
then click Install
{{::$root.activation.text}}

Install Wikiwand

Install on Chrome Install on Firefox
Don't forget to rate us

Tell your friends about Wikiwand!

Gmail Facebook Twitter Link

Enjoying Wikiwand?

Tell your friends and spread the love:
Share on Gmail Share on Facebook Share on Twitter Share on Buffer

Our magic isn't perfect

You can help our automatic cover photo selection by reporting an unsuitable photo.

This photo is visually disturbing This photo is not a good choice

Thank you for helping!


Your input will affect cover photo selection, along with input from other users.

X

Get ready for Wikiwand 2.0 🎉! the new version arrives on September 1st! Don't want to wait?