For faster navigation, this Iframe is preloading the Wikiwand page for Socialista Partio de Svislando.

Socialista Partio de Svislando

Socialista Partio de Svislando
Sozialdemokratische Partei der Schweiz
emblemo
partio
socialdemokratia partio Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1888 vd
Antaŭe Schweizerischer Arbeiterinnenverband • Grütliverein vd
Lando(j) Svislando vd
Sidejo Berno
Ideologio

demokrata socialismo

Retejo Oficiala retejo
vdr
Titolpaĝo de Volksrecht, iama taga gazeto de la Socialista Partio de Svislando

La Socialista Partio de Svislando (germane Sozialdemokratische Partei der Schweiz, france Parti socialiste suisse, itale Partito socialista svizzero, romanĉe Partida socialdemocratica da la Svizra, mallongigo SP) estas politika partio en Svislando. Ĝi estas reprezentata per du membroj (Micheline Calmy-Rey kaj Moritz Leuenberger, kiun lastan la 1-an de oktobro anstataŭos Simonetta Sommaruga) en la Federacia Konsilio, tio estas la svisa registaro, kaj do apartenas al la kvin registaraj partioj de Svislando. Ĝia prezidanto ek de 2008 estas Christian Levrat.

Politika programo

[redakti | redakti fonton]

La Socialista Partio de Svislando per ĝia aktuala politiko defendas klasike maldekstrecajn social-demokratiajn poziciojn. Ĝi defendas fortan ŝtaton, kiu protektu la malfortulojn de la fortuloj, ĝi defendas bonan publikan servon, estas kontraŭ drastaj ekonomiaj liberaligoj sed por sociaj liberaligoj, por protekto de la medio kaj klimato kontraŭ klimata ŝanĝo, por ekstera malfermo de Svislando precipe por aliĝo al Eŭropa Unio, kaj por sekurecpolitiko kiu baziĝas sur pacifismo. La kantonaj kaj lokaj sekcioj de la Socialista Partio de Svislando disponas pri vasta aŭtonomio, iliaj programoj do povas diferenciĝi de la programo de la nacia partio. Kvankam laŭ la germana nomo kaj la fakto, ke ĝi membras en la registaro, oni emas kompari la Socialisman Partion de Svislando kun la Socialdemokratia Partio de Germanio ĝi laŭ ĝia programo, politiko kaj klientaro multe pli proksimas al La Maldekstro.

La Socialista Partio de Svislando estis fondita la 21-an de oktobro 1888. Post la unua mondmilito en la jaro 1918 la Socialista Partio de Svislando organizis la Nacian Strikon, kiun la Federacia Konsilio ĉesigis post kvar tagoj per helpo de la armeo. Tamen la striko havis gravajn konsekvencojn kaj plibonigis la sorton de la laboristoj ekzempe per la enkonduko de la 48-hora laborsemajno kaj la proporcia elektorajto estis enkondukita, kio ebligis al la Socialista Partio duobligi la nombron de siaj membroj en la nacia parlamento. En la jaro 1921 la Socialista Partio de Svislando kontraŭis aliĝon al la Tria Internacio, sed ĝi aliĝis en la jaro 1926 al la Dua Internacio. Per la elektoj de 1943 dum la 2-a Mondmilito la Socialista Partio fariĝis kun 53 membroj la plej forta partio en la nacia parlamento kaj elektiĝis kun Ernst Nobs la unua socialista federacia konsilanto. Post la demisio de Max Weber en la jaro 1953 la Socialista Partio ĝis 1959 denove ne estis reprezentita en la federacia registaro. En la jaro 1959 estis kreita la tiel nomita sorĉa formulo de la granda koalicio, kaj ek de tiam la Socialista Partio estas reprezentata per du membroj en la Federacia Konsilio. En la lastaj jaroj la Socialista Partio pli kaj pli perdis voĉojn favore al la Verda Partio de Svislando, tiel ke nuntempe ĝi estas reprezentata per malpli ol 20% de la voĉoj.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
{{bottomLinkPreText}} {{bottomLinkText}}
Socialista Partio de Svislando
Listen to this article

This browser is not supported by Wikiwand :(
Wikiwand requires a browser with modern capabilities in order to provide you with the best reading experience.
Please download and use one of the following browsers:

This article was just edited, click to reload
This article has been deleted on Wikipedia (Why?)

Back to homepage

Please click Add in the dialog above
Please click Allow in the top-left corner,
then click Install Now in the dialog
Please click Open in the download dialog,
then click Install
Please click the "Downloads" icon in the Safari toolbar, open the first download in the list,
then click Install
{{::$root.activation.text}}

Install Wikiwand

Install on Chrome Install on Firefox
Don't forget to rate us

Tell your friends about Wikiwand!

Gmail Facebook Twitter Link

Enjoying Wikiwand?

Tell your friends and spread the love:
Share on Gmail Share on Facebook Share on Twitter Share on Buffer

Our magic isn't perfect

You can help our automatic cover photo selection by reporting an unsuitable photo.

This photo is visually disturbing This photo is not a good choice

Thank you for helping!


Your input will affect cover photo selection, along with input from other users.

X

Get ready for Wikiwand 2.0 🎉! the new version arrives on September 1st! Don't want to wait?