SkyCat
La SkyCat (= ĉielkato) estas proponita hibrida aerŝipo kaj flugmaŝino evoluigita ĉe Advanced Technologies Group (ATG), kompanio fondita far veterana aerŝipa konstruisto Roger Munk kaj kun centro en Cardington, Britio. Radio-regata seson-skala prototipo ekflugis en julio de 2000. La unua SkyCat estos funkciigita ĉe brita kompanio World Skycat, kiu proponis mondvojaĝon per ĝi.
La flugmaŝino kombinas aerŝipan teknikon kun la levforta korpoformo; la surteriĝa apogilo uzas ŝvebŝipan teknikon. Oni planas tri modelojn, kun ŝarĝa kapacito de 20, 220 kaj 1000 tunoj.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Advanced Technologies Group (ATG) Arkivigite je 2018-05-22 per la retarkivo Wayback Machine
- World Skycat
Text is available under the CC BY-SA 4.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.