Sfenoido
Sfenoido | |
---|---|
Sfenoido videbla mez-dekstre
| |
Figuro 1: Sfenoido, supro.
| |
klaso de anatomia unuo • neregula osto | |
latine | Os sphenoidale |
de Gray | subject #35 147 |
MeSH | Sphenoid+Bone |
La sfenoido (os sphenoidale) estas unu el la ostoj en la bazo de la kranio. Ĝi troviĝas je okulalteco en la mezo de la kranio, estas papiliforma kaj larĝas proksimume 10 cm. En ĉi tiu osto troviĝas kavo, la sfenoida sinuso (sinus sphenoidalis). Post ĉi tio situas la turka selo (sella turcica). En ĝi troviĝas la hipofizo (hypofyse). La dekliva surfaco je la postflanko de la sfenoido kiu donas apogon al la cerba ponto (pons cerebri) nomiĝas klivuso (clivus).
Text is available under the CC BY-SA 4.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.