For faster navigation, this Iframe is preloading the Wikiwand page for Saint-Louis (Reunio).

Saint-Louis (Reunio)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Saint-Louis
Saint-Louis
komunumo en Francio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
INSEE kodo 97414 [+]
Poŝtkodo 97450 • 97421
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 53 935  (2021) [+]
Loĝdenso 545 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 21° 17′ S, 55° 25′ O (mapo)-21.28666666666755.409166666667Koordinatoj: 21° 17′ S, 55° 25′ O (mapo) [+]
Areo 98,9 km² (9 890 ha) [+]
Horzono UTC+04:00 [+]
Saint-Louis (Reunio)
Saint-Louis (Reunio)
DEC
Situo de Saint-Louis

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Saint-Louis (Réunion) [+]
vdr

Saint-Louis estas transmara franca komunumo, situanta en la departemento kaj regiono Reunio.

Ĝia moto estas: « Justice et vérité » (esperante "justeco kaj vereco").

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La najbaraj komunumoj estas Les Avirons, Cilaos, L'Entre-Deux, L'Étang-Salé kaj Saint-Pierre.

Toponimio

[redakti | redakti fonton]
  • 1719: Koncesio de la ebenaĵo Gol al Antoine Desforges-Boucher[1].
  • 1726: Kreo de la kvartalo Saint-Louis, tiel nomita honore al Ludoviko la 15-a.
  • 1734: Konstrufino de la kapelo Notre-Dame-du-Rosaire, la plej malnova kultejo konservita en Reunio[2] (Registrita kiel Historia monumento en 1996)
  • 1815: Saint-Louis fariĝis komunumo.
  • 1857: Epidemio de ĥolero.
  • 19-a de junio 1882: fervoja linio inter la komunumo kaj Saint-Pierre.
  • 8-a de januaro 1894: Les Avirons apartiĝis el Saint-Louis kaj fariĝis plenrajta komunumo.

Politiko kaj administrado

[redakti | redakti fonton]
Listo de sinsekvaj urbestroj
Periodo Nomo Partio Funkcio
marto 2008 marto 2014 Claude Hoarau PCR


marto 2014 - Cyrille Hamilcaro



La urbestro de la komunumo estas Claude Hoarau (PCR). Lia listo, « Mieux vivre en Saint-Louis kaj en la Rivière », venkis en la dua balotvico de la municipaj balotoj de 2008 arigante 50,66 % de la voĉoj la 16-an de marto 2008 fronte al tiu de Cyrille Hamilcaro, la eliranta urbestro UMP. La 9-an de oktobro 2008, la administra tribunalo de Saint-Denis nuligis lian elekton. La 5-an de aŭgusto 2009, la Ŝtatokonsilio konfirmis la nuligon[3]. La 14-an de aŭgusto 2009, Jean-Claude Lintant estis nomumita prezidanto de speciala delegacio. Li oficas kiel urbestro de Saint-Louis kaj civila oficiro ĝis la novaj balotoj[4]. Per 49 % de la voĉoj en la unua balotvico la 27-a de septembro, Claude Hoarau estis reelektita urbestro de Saint-Louis sekve de la dua balotvico organizita la 4-an de oktobro 2009 kun 52,1 % de la voĉoj fronte al Cyrille Hamilcaro (partopreno : 85 %)[5].

La izolita kvartalo nomita Rivière-Saint-Louis povus fine fariĝi memstara komunumo. Divido en du de la nuna kolektivumo estis decidita la 29-an de marto 2009 per 52,6 % de la balotintoj de Saint-Louis[6].

Enloĝantaro kaj socio

[redakti | redakti fonton]

Demografio

[redakti | redakti fonton]

Sur la komunuma teritorio estas kvin publikaj kolegioj.

Estas ankaŭ kvar publikaj liceoj.

La 1-a ŝtono de estonta mara sportejo kun olimpika naĝejo estis metita la 30-an de decembro 2009[7].

Saint-Louis estas kandidato por la akcepto de la dua komerca haveno de la insulo, kiu devus malpezigi la havenon de Pointe des Galets.

Loka kulturo kaj heredaĵo

[redakti | redakti fonton]

Lokoj kaj monumentoj

[redakti | redakti fonton]
La preĝejo Saint-Louis

Saint-Louis etendiĝis alten arigante plurajn komunumojn. Tiel, estas multaj lokoj de la maro ĝis la monta parto.

Eblas viziti:

  • La lagon Gol.
  • La moskeon de Saint-Louis.
  • La preĝejon Saint-Louis. Ĝi estas unu el la tri plej grandaj en la mondo (kategorio de preĝejoj kaj ne katedraloj). Ĝia altaro el plurkolora marmoro estas klasita historia monumento.
  • Notre Dame du Rosaire, la preĝejo de Rivière Saint-Louis. Ĝi estas rimarkinda pro siaj lignaĵoj faritaj de lokaj manmetiistoj.
  • La bieno Maison-Rouge. Situanta en Gol, la ĉefa domo kaj ties solena korto datiĝas de la 17-a jarcento.
  • Muelejo Mais. Konstruita en la 19-a jc laŭ regado de Kervéguen. Proksime de la lasta mana pesilo, fermita en julio. Festo "Baptême des couteaux" kiu lanĉas la sukeran kampanjon de la sudo
  • astronomia observejo Makes.
  • Muzeo pri ornamaj artoj de la Hinda Oceano.

La lando Saint-Pierre - Saint-Louis estas klasita inter la francaj artaj kaj historiaj urboj.

Elstaruloj ligitaj al la komunumo

[redakti | redakti fonton]

La sekvantaj personoj naskiĝis en Saint-Louis:

  • Boris Gamaleya (1930), poeto engaĝinta.
  • Monsinjoro Gilbert Aubry, naskiĝinta en 1942, episkopo de Saint-Denis de Reunio.
  • Jean-Pierre Bade (1960), futbalisto.
  • Nassimah Dindar (1960), prezidantino de la Departementa Konsilio de Reunio.
  • Alcide Baret 1914-1959, poeto, estro de la lernejo Hégésippe Hoareau
  • Léonus Bénard, eksa urbestro kaj senatano.
  • Guillaume Hoarau: futbalisto
  • Jean-Pascal Fontaine : futbalisto

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Iuj informoj de tiu sekcio venas de (PDF) Urba kontrakto 2000-2006 inter la ŝtato, la regiono kaj la departemento Reunio, la Kasejo pri porinfanaj krompagoj kaj la urbo Saint-Louis[rompita ligilo]
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-03-11. Alirita 2014-12-16.
  3. france (la 6-an de aŭgusto 2009) “Hamilcaro venkis Claude Hoarau”, Le Quotidien de La Réunion. Alirita la 6-an de aŭgusto 2009.. 
  4. france (la 15-an de aŭgusto 2009) “La nova urbestro nomiĝas Jean-Claude Lintant”, Le Quotidien de La Réunion. Alirita la 24-a de aŭgusto 2009.. 
  5. « Parta municipa baloto de la 27-a de septembro kaj 4-a de oktobro 2009 komunumo Saint-Louis (Réunio)[rompita ligilo] », interretejo de la Ministerio pri enlandaj aferoj
  6. « “Oui” en la Rivière sed nur per hardikeco », Armelle Hervieu, Journal de l'île de La Réunion, la 30-an de marto 2009.
  7. france (la 31-an de decembro 2009) “Un centre nautique en Bois-de-Nèfles-Cocos”, Le Quotidien de La Réunion. Alirita la 31-a de decembro 2009.. 

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Portala ikonoPortalo pri Reunio
{{bottomLinkPreText}} {{bottomLinkText}}
Saint-Louis (Reunio)
Listen to this article

This browser is not supported by Wikiwand :(
Wikiwand requires a browser with modern capabilities in order to provide you with the best reading experience.
Please download and use one of the following browsers:

This article was just edited, click to reload
This article has been deleted on Wikipedia (Why?)

Back to homepage

Please click Add in the dialog above
Please click Allow in the top-left corner,
then click Install Now in the dialog
Please click Open in the download dialog,
then click Install
Please click the "Downloads" icon in the Safari toolbar, open the first download in the list,
then click Install
{{::$root.activation.text}}

Install Wikiwand

Install on Chrome Install on Firefox
Don't forget to rate us

Tell your friends about Wikiwand!

Gmail Facebook Twitter Link

Enjoying Wikiwand?

Tell your friends and spread the love:
Share on Gmail Share on Facebook Share on Twitter Share on Buffer

Our magic isn't perfect

You can help our automatic cover photo selection by reporting an unsuitable photo.

This photo is visually disturbing This photo is not a good choice

Thank you for helping!


Your input will affect cover photo selection, along with input from other users.

X

Get ready for Wikiwand 2.0 🎉! the new version arrives on September 1st! Don't want to wait?