Sándor Járóka (pli juna)
Sándor Járóka | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Járóka Sándor |
Naskiĝo | 30-an de septembro 1954 en Budapeŝto |
Morto | 18-an de septembro 2007 (52-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Nova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Sándor Járóka (pli aĝa) |
Okupo | |
Okupo | komponisto muzikisto |
Sándor Járóka [ŝAndor jArOka], laŭ hungarlingve kutima nomordo Járóka Sándor estis hungara violonisto, komponisto, orkestrestro. Lia patro estis la samnoma Sándor Járóka (pli aĝa).
Sándor Járóka [1] naskiĝis la 30-an de septembro 1954 en Budapeŝto, li mortis la 18-an de septembro 2007 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Sándor Járóka devenis el cigana muzikista familio. Li aĝis 4, kiam li ricevis violonon. Post 2 jaroj li violonadis jam en orkestro de la patro. La pli juna Járóka frekventis ankaŭ muziklernejon, li estis membro de orkestro de junaj ciganoj. Li scipovis muzikadi ankaŭ per violonĉelo, kontrabaso kaj gitaro, krome kelkfoje li komponis kantojn. En 1971 li partoprenis en koncerta rondvojaĝo en Usono. Hejmenveninta li fondis propran orkestron. En la sekvaj jaroj li ofte koncertis eksterlande (Kanado, Nederlando, Israelo, Japanio). En 1993 en Usono li iĝis reĝo de la ciganaj primaraj violonistoj. Li estis arta gvidanto de la Centmembra Cigana Orkestro en 1995 kaj 1996. Li ricevis premion en 2003. En la sekva jaro pro diabeto li falis en komato kaj mortis en 2007. Li postlasis 5 gefilojn.
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memortabulo en Budapeŝto (2013) [1]
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]Text is available under the CC BY-SA 4.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.