For faster navigation, this Iframe is preloading the Wikiwand page for Rogier van der Weyden.

Rogier van der Weyden

Rogier van der Weyden
Persona informo
Naskonomo Roger de le Pasture
Naskiĝo 30-an de novembro 1389 (1389-11-30)
en Tournai, Tournaisis,  Reĝlando Francio
Morto 18-an de junio 1464 (1464-06-18) (74-jaraĝa)
en Bruselo, Duklando Brabanto,  Burgonjaj Malaltaj Landoj
Tombo Katedralo de Bruselo Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Burgonjaj Malaltaj Landoj Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo pentristo
iluministo
konstrua desegnisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Braque Triptych
Saint Luke Drawing the Virgin
Miraflores Altarpiece
Malsupreniro de la kruco
Mérode Altarpiece
Annunciation Triptych
Bladelin Triptych
Columba Triptych
Medici Madonna
vdr
Ebla memportreto kiel Lukaso en Sankta Lukaso portretas la madonon, 1440
Bildo de juna virino, Pentraĵgalerio Berlino
Nicolas Rolin, ĉefministro de Filipo la bona, portretita en la Lasta Juĝo (eltondaĵo)

Rogier van der WEYDEN, antaŭe Rogier de la Pasture, (naskiĝis en 1399/1400 en Tournai en la tiam franca provinco Cambrésis, mortis la 18-an de junio 1464 en Bruselo) estis flandra pentristo.

Rogier van der Weyden jam de siaj samtempuloj estis taksata unu el la plej gravaj pentristoj de la Malaltaj Landoj. Li estis samepokano de la potenca burgundia princo Filipo la bona.

Rogier estis filo de tranĉil-forĝisto Henry de la Pasture. Pri lia infan- kaj junul-aĝo preskaŭ nenio estas konata. La 5-an de marto 1427, post lernado de la pentra metio, li komencis labori en la studio de majstro Robert Campin (la "majstro de Flémalle"). Lia kolego en la metiejo de Campin estis Jacques Daret. La 1-an de aŭgusto 1432, Rogier estis akceptita kiel majstro en la gildo de pentristoj en Tournai.

Baldaŭ poste Rogier translokiĝis al Bruselo kaj edziĝis al Elisabeth (Lysebette) Goffaert, filino de ŝuisto Jan Goffaert kaj edzino Cathelyne van Stockem. La paro havis plurajn gefilojn, inter ili la artistojn Jan van der Weyden (oraĵisto) kaj Peter van der Weyden (pentristo). Pentristo Goossen van der Weyden estis lia nepo.

En 1436 (aŭ 1437) Rogier fariĝis urbopentristo de Bruselo. En 1450 Rogier faris vojaĝon al Romo, kaj tie humanistoj, i.a. Cyriakus kaj Bartholomaeus Facius, laŭdis lin kiel "plej bona pentristo de la nordo post Jan van Eyck".

En la jaroj 1460 ĝis 1461 la itala pentristo Zanetto Bugatto fariĝis lia lernanto.

Rogier mortis la 18-an de junio 1464 aĝante 65 jarojn. Lia tombo troviĝas en la brusela katedralo de Sanktaj Mikaelo kaj Gudulo.

Kun la verkaro de Robert Campin, Rogier van der Weyden kaj Jan van Eyck komenciĝas nova epoko de pentrado: la farboj estas pretigataj ne plu surbaze de ova proteino, sed surbaze de oleo. La farboj estas malpli pastecaj, ili povas esti aplikataj en tre maldikaj tavoloj, tiel permesas tre realisman pentradon, de nuancetoj de lumo kaj ombro, de plej fajnaj detaloj ekzemple unuopaj larmoj aŭ delikataj vualoj.

Pentraĵoj (elekto)

[redakti | redakti fonton]
Depreno de la kruco de Rogier van der Weyden (ĉ.1435), 220 x 262 cm Museo del Prado, Madrido
  • ĉirkaŭ 1435-40: Depreno de la kruco, Madrido, Prado,
  • ĉirkaŭ 1435-40: Lukaso-MadonoSankta Lukaso portretas la madonon [1], Museum of Fine Arts en Boston; kopio en Malnova pinakoteko en Munkeno,
  • ĉirkaŭ 1445: Altaro de la sep sakramentoj, tempero sur ligno, Antverpeno, Reĝa muzeo de belartoj,
  • ĉirkaŭ 1445-48 Bladelin-altaro, Triptiko de la kristnaskiĝo, Pentraĵgalerio en Berlino,
  • ĉirkaŭ 1445-49: La lasta juĝo, Hôtel-Dieu en Beaune,
  • ĉirkaŭ 1450: Medici-madono (Maria kun infano kaj sanktaj Petro, Johano, Kozimo kaj Damiano), tempero sur ligno, Muzeo Städel, Frankfurto,
  • ĉirkaŭ 1450: Entombigo, oleo sur ligno, Florenco, Galleria degli Uffizi,
  • ĉirkaŭ 1450: Miraflores-altaro, Pentraĵgalerio, Berlino,
  • ĉirkaŭ 1452: Maria Magdalena, dekstra flanko de Braque-altaro, oleo sur ligno, Luvro, Parizo,
  • ĉirkaŭ 1455: Columba-altaroAdorado de la Tri magoj, Malnova pinakoteko en Munkeno,
  • ĉirkaŭ 1460: Johano-altaro, Staatliche Museen zu Berlin, Pentraĵgalerio, Berlino,
  • ĉirkaŭ 1460: Maria kun la infano, Pentraĵgalerio, Berlino.
Personaj portretoj, kaj detaloj
Altaroj

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Lorne Campbell: Van der Weyden. Chaucer Press, London 2004, ISBN 1-904449-24-7
  • Albert Châtelet: Rogier van der Weyden. Roger de la Pasture. Gallimard, Paris 1999, ISBN 2-07-011613-1
  • Odile Delenda: Rogier van der Weyden. Das Gesamtwerk des Meisters. Belser, Stuttgart 1996, ISBN 3-7630-2346-1
  • Dirk DeVos: Rogier van der Weyden. The complete works. Abrams, New York 1999, ISBN 0-8109-6390-6
  • Dirk de Vos: Rogier van der Weyden. Das Gesamtwerk. Hirmer Verlag, München 1999, ISBN 3-7774-8330-3 (Originalausgabe: Het volledige Oeuvre, Mercatorfonds Antwerpen 1999, ISBN 90-6153-427-5).
  • Felix Thürlemann: Rogier van der Weyden Leben und Werk, C.H. Beck Wissen 2006, ISBN 3-406-53592-5 Leginda enkonduko!
  • Stephan Kemperdick: Rogier van der Weyden. Könemann, Köln 2000, ISBN 3-8290-2569-6
  • Otto Pächt: Altniederländische Malerei. Von Rogier van der Weyden bis Gerard David. Prestel, München 1994, ISBN 3-7913-1389-4
  • Erwin Panofsky: Die altniederländische Malerei. Ihr Ursprung und Wesen. Dumont, Köln 2001, ISBN 3-7701-3857-0 (Bd. 1)
  • Hansjürg Buchmeier & Peter Stobbe: "Van der Weydens Leiter", Lose Blatt Buch, Verlag Martin Wallimann, Alpnach 1999, ISBN 3-908713-00-5

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Muzeoj
Ekspozicioj 2009

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
{{bottomLinkPreText}} {{bottomLinkText}}
Rogier van der Weyden
Listen to this article

This browser is not supported by Wikiwand :(
Wikiwand requires a browser with modern capabilities in order to provide you with the best reading experience.
Please download and use one of the following browsers:

This article was just edited, click to reload
This article has been deleted on Wikipedia (Why?)

Back to homepage

Please click Add in the dialog above
Please click Allow in the top-left corner,
then click Install Now in the dialog
Please click Open in the download dialog,
then click Install
Please click the "Downloads" icon in the Safari toolbar, open the first download in the list,
then click Install
{{::$root.activation.text}}

Install Wikiwand

Install on Chrome Install on Firefox
Don't forget to rate us

Tell your friends about Wikiwand!

Gmail Facebook Twitter Link

Enjoying Wikiwand?

Tell your friends and spread the love:
Share on Gmail Share on Facebook Share on Twitter Share on Buffer

Our magic isn't perfect

You can help our automatic cover photo selection by reporting an unsuitable photo.

This photo is visually disturbing This photo is not a good choice

Thank you for helping!


Your input will affect cover photo selection, along with input from other users.

X

Get ready for Wikiwand 2.0 🎉! the new version arrives on September 1st! Don't want to wait?