For faster navigation, this Iframe is preloading the Wikiwand page for Regna deputacia fina akto.

Regna deputacia fina akto

La Regna deputacia fina akto (germane: Reichsdeputationshauptschluss) estis la lasta grava leĝo de la Sankta Romia Imperio. Oni decidis pri ĝi dum la lasta kunsido de la parlamenta kunveno (Immerwährender Reichstag) je la 25-a de februaro 1803 en Regensburgo. La teksto estis ellaborita de deputacio en la nomo de la regno. Bazo de la teksto estis plano inter Francio kaj Aŭstrio el junio 1802, bazita sur la traktato de Lunéville el 1801.

La fina akto aranĝis la novorganizon de germanaj teritorioj, unuflanke pro la francaj aneksoj maldekstre de la Rejno, kaj pro la senpotencigo de la ekleziaj princoj. Multaj suverenaj landetoj kaj liberaj regnaj urboj estis subigitaj al pli altranga princo. La rezultoj de la fina akto komplete ŝanĝis la regnon, ĉar la potenco de la regna eklezio, kunliganta la regnon estis forigita. Nur tri jarojn poste, je la 6-a de aŭgusto 1806, la imperiestro demetis la kronon kaj proklamis la regnon dissolvita, ĉar en julio pluraj ŝtatoj eliris la regnon kaj fondis Rejnan Federacion sub la protekto de Napoleono.

En la fina akto ankaŭ okazis granda reordigo de la princo-elektisto-sistemo. Tiu decido tamen ne havis praktikajn konsekvencojn, ĉar jam en 1806 la Sankta Romia Imperio ĉesis ekzisti, kaj en la tri interaj jaroj ne okazis iu elekto.

{{bottomLinkPreText}} {{bottomLinkText}}
Regna deputacia fina akto
Listen to this article

This browser is not supported by Wikiwand :(
Wikiwand requires a browser with modern capabilities in order to provide you with the best reading experience.
Please download and use one of the following browsers:

This article was just edited, click to reload
This article has been deleted on Wikipedia (Why?)

Back to homepage

Please click Add in the dialog above
Please click Allow in the top-left corner,
then click Install Now in the dialog
Please click Open in the download dialog,
then click Install
Please click the "Downloads" icon in the Safari toolbar, open the first download in the list,
then click Install
{{::$root.activation.text}}

Install Wikiwand

Install on Chrome Install on Firefox
Don't forget to rate us

Tell your friends about Wikiwand!

Gmail Facebook Twitter Link

Enjoying Wikiwand?

Tell your friends and spread the love:
Share on Gmail Share on Facebook Share on Twitter Share on Buffer

Our magic isn't perfect

You can help our automatic cover photo selection by reporting an unsuitable photo.

This photo is visually disturbing This photo is not a good choice

Thank you for helping!


Your input will affect cover photo selection, along with input from other users.

X

Get ready for Wikiwand 2.0 🎉! the new version arrives on September 1st! Don't want to wait?