Reganto
Reganto (latine regere: direkti, gvidi, stiri, regi) estas estro de tribo, popolo, imperio aŭ lando. Aliaj esprimoj estas suvereno aŭ potenculo. Regantoj estas nomitaj ekzemple caro, sultano, imperiestro (imperatoro), reĝo, duko, aŭ pli ĝenerale: princo, monarĥo.
La vorto regento estas plej ofte uzata por reganto, kiu anstataŭante plenumas la ekzekutivon por alia leĝe agnoskita reganto, kiu ne povas regi, ekzemple pro malsano aŭ troa juneco (neplenaĝeco).
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- "Etimologia Vortaro de Esperanto" fare de Ebbe Vilborg
Text is available under the CC BY-SA 4.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.