For faster navigation, this Iframe is preloading the Wikiwand page for Provinco Badaĥozo.

Provinco Badaĥozo

Provinco Badaĥozo
Provinco
FlagoBlazono
Administra divido de Hispanio [+]

LandoHispanio

ĈefurboBadaĥozo
- koordinatoj39° N, 6° U (mapo)38.667-6.167Koordinatoj: 39° N, 6° U (mapo)
Plej alta punktoCerro de Tentudia [+]
- alteco1 110 msnm [+]
Plej malalta punktoGvadiano [+]
- malalteco110 msnm [+]
Akvokolektejo21 766 km² (2 176 600 ha) [+]
Areo21 766 km² (2 176 600 ha) [+]

Loĝantaro669 943 [+] (2021)
Denseco30,78 loĝ./km² [+] [+]

GuberniestroValentín Cortés

HorzonoUTC+01:00 [+]
Poŝtkodo06 [+]
ISO 3166-2ES-BA

Provinco Badaĥozo (Tero)
Provinco Badaĥozo (Tero)

Provinco Badaĥozo (Provinco Badaĥozo)
Provinco Badaĥozo (Provinco Badaĥozo)
DEC

Map
Provinco Badaĥozo

Vikimedia Komunejo:  Province of Badajoz [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Badaĥozo (hispane Badajoz) estas provinco de Hispanio, apartenanta al la regiono de Ekstremaduro, kie okupas ties sudan parton. Ĝi situas sudokcidente de la Iberia Duoninsulo, landlime kun Portugalio.

Ĝi limas oriente kun la regiono de Kastilio-Manĉo, kun ties provincoj de Toledo kaj Reĝurbo. Sude ĝi limas kun la provincoj de Onubo kaj Sevilo kaj sudoriente kun tiu de Kordovo, ĉiuj en Andaluzio. Norde estas la samregiona provinco de Cáceres, kiu, kun tiu de Badaĥozo, formas la regionon de Ekstremaduro. Okcidente, troviĝas Portugalio. Per surfaco de 21 766 km², Badaĥozo estas la plej ampleksa provinco de Hispanio. La alia provinco de Ekstremaduro, Cáceres, estas la dua laŭ surfaco, per 19 868 km².

En la provinco Badaĥozo, troviĝas Merido, ĉefurbo de Ekstremaduro. Tamen la plej loĝata urbo estas Badaĥozo, urbo el kiu la provinco prenas nomon kaj kiu estas la ĉefurbo de la provinco.

Demografio

[redakti | redakti fonton]

La provinco de Badaĥozo havas 678 459 loĝantoj (Instituto Nacional de Estadística de España 2007), kun denseco de loĝantaro de 31,17 %, sube de la nacia averaĝo (89,57 loĝ/km²). 49,5 % estas viroj kaj 50,5 % resta virinoj.

Ĝi estas la 22a plej loĝata provinco de la lando, tuj post Gipusko (694 944) kaj antaŭ Jaén (664 742). Ĝi superas en preskaŭ 270 000 loĝantoj la samregionan Cáceres (411 531), la alia ekstremadura provinco.

21,4 % de ties loĝantoj loĝas en la urbo de Badaĥozo, kiu, kun loĝantaro de 145 257 personoj, elstaras kiel la plej loĝata loko de la provinco kaj la regiono. La sekva urbo laŭ loĝantaro estas Mérida, kun 54 894 loĝantoj en 2007. Krome, aliaj sep superas la 10 000 loĝantojn.

Plej loĝataj municipoj

[redakti | redakti fonton]

La provinco Badaĥozo havas totale 164 municipojn, pro kio ĝi posedas 2,02 % de la municipoj de Hispanio (8 112). La dudek plej loĝataj estas la jenaj (Instituto Nacional de Estadística de España 2007):

Puerta de Palmas, unu de la plej konataj monumentoj de la urbo Badaĥozo, la ĉefurbo de la provinco.
La romia teatro de Mérida, la dua plej loĝata urbo de la provinco, post Badaĥozo.
  1. Badaĥozo: 145 257 loĝantoj
  2. Mérida: 54 894 loĝantoj
  3. Don Benito: 34 540 loĝantoj
  4. Almendralejo: 31 072 loĝantoj
  5. Villanueva de la Serena: 25 318 loĝantoj
  6. Zafra: 16 014 loĝantoj
  7. Montijo: 15 711 loĝantoj
  8. Villafranca de los Barros: 13 084 loĝantoj
  9. Olivenza: 11 652 loĝantoj
  10. Jerez de los Caballeros: 9 828 loĝantoj
  11. Azuaga: 8 501 loĝantoj
  12. Los Santos de Maimona: 8 087 loĝantoj
  13. Guareña: 7 326 loĝantoj
  14. Fuente del Maestre: 6 920 loĝantoj
  15. Castuera: 6 675 loĝantoj
  16. Calamonte: 6 095 loĝantoj
  17. Llerena: 5 995 loĝantoj
  18. San Vicente de Alcántara: 5 841 loĝantoj
  19. Alburquerque: 5 805 loĝantoj
  20. Oliva de la Frontera: 5 718 loĝantoj

Kelkaj municipoj ne havas eĉ 200 loĝantojn. Tia estas la kazo de Capilla (189 loĝantoj), Reina (189), Casas de Reina (173), Risco (167) kaj El Carrascalejo (77), la kvin malplej loĝataj de la provinco en 2007.

Distriktoj de Badaĥozo (komarkoj)

[redakti | redakti fonton]

La nordo de la provinco trapasas la rivero Gvadiano kiu formas du naturajn distriktojn en sia valo dividitajn de la urbo Mérida, nome Vegas Bajas kaj Vegas Altas, en la centro kaj sudo estas du centraj ebenaj distriktoj nome Tierra de Barros dediĉita al agrikulturo kaj La Serena dediĉita al agrikulturo kaj ŝafobredado, en la sudo kaj supraj dekstra kaj maldekstra anguloj estas pli montaraj regionoj, nome sude Sierra Morena kaj Los Montes kaj Alburquerque, pli kompleta distribuo estas la jena:

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
{{bottomLinkPreText}} {{bottomLinkText}}
Provinco Badaĥozo
Listen to this article

This browser is not supported by Wikiwand :(
Wikiwand requires a browser with modern capabilities in order to provide you with the best reading experience.
Please download and use one of the following browsers:

This article was just edited, click to reload
This article has been deleted on Wikipedia (Why?)

Back to homepage

Please click Add in the dialog above
Please click Allow in the top-left corner,
then click Install Now in the dialog
Please click Open in the download dialog,
then click Install
Please click the "Downloads" icon in the Safari toolbar, open the first download in the list,
then click Install
{{::$root.activation.text}}

Install Wikiwand

Install on Chrome Install on Firefox
Don't forget to rate us

Tell your friends about Wikiwand!

Gmail Facebook Twitter Link

Enjoying Wikiwand?

Tell your friends and spread the love:
Share on Gmail Share on Facebook Share on Twitter Share on Buffer

Our magic isn't perfect

You can help our automatic cover photo selection by reporting an unsuitable photo.

This photo is visually disturbing This photo is not a good choice

Thank you for helping!


Your input will affect cover photo selection, along with input from other users.

X

Get ready for Wikiwand 2.0 🎉! the new version arrives on September 1st! Don't want to wait?