Prezidanto
Prezidanto laŭ PIV estas
- tiu, kiu gvidas kunvenon aŭ kunsidon (la posteno finiĝas fine de la kunveno),
- estro de asocio, organizaĵo, societo ktp. (elektita por antaŭe difinita daŭro de kelkaj monatoj aŭ jaroj),
- ŝtatestro de respubliko – por emfazi ke oni intencas ĉi tiun signifon oni povas skribi kun majusklo "Prezidanto" aŭ diri "ŝtatprezidanto" (aŭ sinonime "prezidento").
En la reĝlando Hispanio oni nomas la ĉefministron "prezidanto (de la registaro)".
Text is available under the CC BY-SA 4.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.