Preĝejo Sankta Antonio (Derecske)
Paroĥa preĝejo Sankta Antonio de Padovo | |
---|---|
Paroĥa preĝejo Sankta Antonio de Padovo en Derecske
| |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Derecske |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Hajdú-Bihar |
diocezo | Debrecen-Nyíregyháza |
dekanujo | Berettyóújfalu |
paroĥo | loke |
Dato de konsekro | 1742 |
Konsekrinto | Miklós Csáky |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | malfrubaroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | Derecske, Templomkert tér 2. |
La preĝejo Sankta Antonio de Padovo estas eklezia konstruaĵo en Hungario, en urbo Derecske.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio pri katolika kirko okazis en 1294. La kalvinanoj okupis ĝin en 1556, tiam la loĝantoj jam estis kalvinanoj. Loka bienulo Pál Antal Esterházy (1711) konstruis kapelon (aŭ preĝdomon) en 1742, ĉar intertempe alvenis katolikaj servistoj. Post jardekoj ĝi estis pligrandigita, en 1865 turo estis alkonstruita. La ĉefaltaro kaj aliaj instalaĵoj estis faritaj ĉirkaŭ 1860, la vitraloj en 1928. Inter 1844-1910 muzikadis la unua orgeno, la dua poste. La turo estis renovigita en 1953, poste pro ŝtormodetruo en 1962. La plena preĝejo renoviĝis interne en 1963 kaj 1990, ekstere en 1966 kaj 1991.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La kirko situas sola, la fasado estas simetria. Meze malsupre la enirejo funkcias, kiun pluvŝirmilo defendas. Super la enirejo ronda fenestro, pli supre kvadrata fenestro estas videbla. La plej supre plurlatera turo altiĝas, ene 3 sonoriloj loĝas. La turpinto estas same plurlatera kaj piramideca. La navo finiĝas en duonronda absido. En la preĝejo la ĉefaltaro ne havas bildon, sed statuon pri Sankta Antonio. La menciitaj vitraloj prezentas la plej konatajn hungarajn sakktulojn (Stefano la 1-a (Hungario), Ladislao la 1-a (Hungario), Elizabeto de Hungario kaj Margareta de Hungario).
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Text is available under the CC BY-SA 4.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.