Poienile de sub Munte
Poienile de sub Munte | |||||
---|---|---|---|---|---|
Komunuma sidejo | |||||
komunumo en Rumanio | |||||
| |||||
Lando | Rumanio | ||||
Distrikto | distrikto Maramureș | ||||
Alinome | Havasmező (hungare), Русь Поляни (ukraine), פאליען-ריסקווה (jide), Reußenau (germane) | ||||
Iama hungara departemento | Máramaros | ||||
Situo | 47° 50′ N, 24° 27′ O (mapo)47.82666666666724.448611111111Koordinatoj: 47° 50′ N, 24° 27′ O (mapo) | ||||
| |||||
Alto super maro | 548 m | ||||
Poŝtkodo | 437220 | ||||
Loĝantaro | 10,073 (en 2011; 10.033 en 2002) | ||||
Kodo laŭ SIRUTA | 108482 | ||||
Poienile de sub Munte [pojenile] (hungare: Havasmező) estas komunumo en Rumanio orient-sudoriente de Sighetu Marmației. En 1910 ĝi havis 5 226 loĝantojn (rusinoj, germanoj), en 1992 10 561 (rusinoj, rumanoj, 4 % da hungaroj). Ĝia unua mencio estas el 1411. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Máramaros vármegye).
La komunumo konsistas nur el la samnoma vilaĝo, sed estas per siaj proksimume 10.000 loĝantoj pli granda ol multaj rumaniaj urboj.
Poienile de sub Munte situas ambaŭflanke de la rivereto Ruscova. La komunumo norde limas al Ukrainio, sed la precipaj trafikaj ligoj estas laŭ la rivereta valo, do okcidenten, al Ruscova kaj Leordina.
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio).
Gravaj personoj
[redakti | redakti fonton]- Ben-M'Nahem Naftáli (malnova nomo: Fried (13-a de januaro 1911 – ): historiisto, bibliografo
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2011-07-20 per la retarkivo Wayback Machine
-
Situo en la distrikto
-
En 2009
-
Panorama vido
|
Text is available under the CC BY-SA 4.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.