Siberia pino
Pinus sibirica, aŭ Siberia pino, aŭ siberia cembro en la familio Pinacoj estas specio de pino kiu vivas en Siberio: de 58°Or en la Uralaj Montoj orienten ĝis 126°Or en la montaro Stanovojo en suda Jakutio, kaj de Igarka en 68°N en la malsupra valo de la rivero Jenisejo, suden al 45°N en centra Mongolio. Ĝi estas kelkfoje ordigita kiel subspecio de cembro.
Distribuado kaj statistiko
[redakti | redakti fonton]En la nordo de ties teritorio, ĝi kreskas je malaltaj altitudoj, tipe je 100–200 m. Tamen pli en la sudo, ĝi estas arbo de montaro, kiu kreskas je 1,000-2,400 m altitude. Ĝi ofte atingas la alpan arbarlimon en tiu areo. La matura grando estas ĝis 30–40 m alta, kaj havas 1.5 m de trunka diametro. Ĝia maksimuma vivodaŭro estas 800–850 jaroj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Conifer Specialist Group (1998). Pinus sibirica. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12a de Majo 2006.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Text is available under the CC BY-SA 4.0 license; additional terms may apply.
Images, videos and audio are available under their respective licenses.